Oscilado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Animacia ilustraĵo de ideala simpla vibra movo de risorto laŭ gravito
Animacia ilustraĵo de ideale svinganta disko tenita pere de tri ŝnuroj

Oscilado estas periodaj ŝanĝoj en stato, movado aŭ signalvarioj, ekzemple movado aŭ vibrado kiu varias ĉirkaŭ ekvilibra pozicio. Pezo pendanta de ŝnuro (pendolo), kiu estas movita de sia ekvilibra pozicio , oscilas en oscila movo. Alterna kurento varias rilate al la direkto de la kurento. Ankaŭ la movoj de la planedoj, ŝpiniradoj, la piŝtaj movoj en motoro kaj la korbatado estas ekzemploj de Oscilado.

Oscilado estas fenomeno kiu ripetas sin post certa tempo. Oscilado estas ripeta tien kaj reen movado ĉirkaŭ ekvilibropunkto aŭ averaĝa valoro kaj povas esti pli-malpli regula. Tiaj ritmaj movoj estas karakterizitaj per la tempo, la periodo, kiu pasas ĝis la baza movo ripetas sin.

Oscilado povas esti ordigita aŭ hazarda. Ordigita Oscilado povas esti perioda kun la periodtempo T, tio estas, la tempintervalo kun kiu la variado (oscilado) estas ripetita. Oni povas vastigi la koncepton kaj interpreti ĉiujn ordigitajn movojn kiel periodajn kun senlime longa periodo (vidu Fourier-an analizon).

Periodaj signaloj estas prefere analizitaj kun Fourier-a analizo, kiu disponigas informojn pri la frekvenckomponentoj de la signalo. Sinusoida oscilado estas karakterizita en mekaniko kiel simpla harmonia moviĝo.

Oscilado povas esti harmonia aŭ neharmonia. La plej simplaj periodaj movoj povas esti priskribitaj uzante sinusajn kaj kosinusajn funkciojn kaj estas nomitaj simpla harmonia moviĝo kaj la oscila sistemo tiam povas esti nomita harmonia oscilatoro.

La specoj de oscilado plej ofte konsiderataj en fiziko estas vibrado, elektraj oscilaj cirkvitoj, kvantumaj mekanikaj partikloj kaj ondomovo. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]