Universitato de Salvadoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Salvadoro
Ŝildo de la UES, kies centra figuro estas la romia diino Minerva
Ŝildo de la UES,
kies centra figuro estas la romia diino Minerva
publika universitato
moto Al libereco per kulturo
De libereco pere de kulturo
Informoj
fondodato 1841
speco aŭtonoma ŝtata
Situo
Geografia situo 13° 43′ 5″ N, 89° 12′ 11″ U (mapo)13.718133333333-89.202952777778Koordinatoj: 13° 43′ 5″ N, 89° 12′ 11″ U (mapo)
lando Salvadoro
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio Universitata de Franclingvio
• Sistema Editorial Universitario Centroamericano
• Consejo Superior Universitario Centroamericano vd
Universitato de Salvadoro (Salvadoro)
Universitato de Salvadoro (Salvadoro)
DEC
Universitato de Salvadoro
Universitato de Salvadoro
Map
Universitato de Salvadoro
vdr

La Universitato de Salvadoro (hispane Universidad de El Salvador, akronime UES) estas la plej malnova kaj la plej eminenta universitata institucio en Salvadoro, kaj la nurunua publika universitato en la lando. Ĝi servas kiel la nacia universitato de la lando [1]. La ĉefa kampuso, Ciudad Universitaria, situas en la ĉefurbo de San Salvadoro, sed estas ankaŭ filioj de la universitato en alia salvadorajn urboj kiel Santa Ana, San Miguel kaj San Vicente [2]. La universitato havas 9 fakultatoj en ties ĉefa kampuso kaj havas studentan aliĝantaron de pli da ol 50,000.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu instituto de superaj studoj estas konsiderata politika forto pro sia akademia, studenta, administra kaj infrastruktura graveco, kiu reflektiĝis en malsamaj periodoj de graveco en Salvadoro; precipe ekde la fino de la 19-a jarcento, la epoko de liberalaj registaroj kaj la tiel nomata kafa respubliko; la epoko de armea aŭtoritatismo [3];​ la civita milito; la pacinterkonsentoj kaj la nuntempo. Sendube, la UES ludis fundamentan rolon en la evoluprocezo de la elsalvadora socio en la eduka, socia, scienca, ekonomia kaj politika kampoj. Kelkaj el la plej gravaj roluloj en la historio de Salvadoro estis trejnitaj ĉe ĉi tiu studuniversitato.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj fakultatoj estas la jenaj:

Kampuso San Salvador[redakti | redakti fonton]

  • fakultato de agronomio
  • fakultato de ekonomiaj sciencoj
  • fakultato de sciencoj kaj humanistiko
  • fakultato de natursciencoj kaj matematiko
  • fakultato de inĝenierio kaj arkitekturo
  • fakultato de juro kaj sociaj sciencoj
  • fakultato de medicino
  • fakultato de odontologio
  • fakultato de kemio kaj apoteko

Filioj[redakti | redakti fonton]

  • Multdisciplina fakultato de la Okcidento (Sankta Ana)
  • Multdisciplina fakultato de la Oriento (San Miguel)
  • Multidisciplina fakultato de Centro (San Vicente)
  • Multdisciplina fakultato de la Nordo (Chalatenango)

Dedistanca edukado[redakti | redakti fonton]

Ekde 2016, ĉi tiu institucio lanĉas la novan modelon de la Universitato de Salvadoro interrete, kategorion de dedistanca edukado kiu, krom faciligi la aliron de la loĝantaro al universitataj kursoj nur per komputilo kun interreta konekto. UES-suboficejoj tra la tuta nacia teritorio por ekzamenoj, laboratorioj, lerniloj, inter aliaj agadoj, en kiuj, eventuale, necesas miksita kategorio [4]. La supre menciitaj 16 suboficejoj estas strategie lokitaj en malsamaj lokoj en la 14 departementoj de la respubliko, tiel ke neniu homo havas filion de la Reta Universitato pli ol 30 km for [5].​ Kvankam aliaj privataj universitatoj jam havas distancedukajn kategoriojn por elsalvadoranoj eksterlande​ [6] aŭ miksitajn kategoriojn ĉe la postbakalaŭra nivelo,​ ĉi tio estas, senkompare, la plej granda universitata kovrado ĉe la bakalaŭra nivelo ene de la teritorio de la respubliko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]