Naneco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de sidanta nano far Diego Velázquez

Naneconana kresko estas la postresto de laŭlonga kresko ĉe homo. La vera naneco ne estas malsano ĉe la afrikaj pigmeoj kaj kelkaj sudazianaj grupoj; tie la averaĝa alto de la popolraso estas pli malalta ol la kutima (ĉ. 130–150 cm).

La plej oftaj formoj de la heredita naneco estas la akondroplazio, la hipokondroplazio kaj la diastrofala naneco.

  • ĉe akondroplazio la trunko estas normallonga, sed - pro manko de ostoproduktaj ĉeloj en la kreska kampo (epifizo) de longaj, tubaj ostoj- la kruroj estas tre mallongaj kaj la kapo estas relative granda. La spirita kapablo kaj la vivdaŭro estas normala.
  • ĉe hipokondroplazio la simptomoj estas similaj, sed la kapo estas normala.
  • diastrofalan nanecon karakterizas ostodeformiĝoj - kiuj daŭre graviĝas kaj kaŭzas handikapecon-, la mensaj kapabloj estas normalaj.

La plej gravan formon de la endokrina naneco, la hipofizan nanecon kaŭzas, ke la hipofizo ne produktas giberelinon (kreskohormonon); tiu ĉi malsano povas esti hereda aŭ povas elformiĝis pro tumoro, inflamo aŭ histoformorto de hipofizo. La hipofiza nano retsas poporcia ke korpopartoj.

La hormona kaj heredita naneco povas aperi kun malpli da spirita kapablo. Se dum la gravediĝo kaj en la frua beboaĝo ne produktiĝas sufiĉa tiroida hormono, aperas kretenismo, kiu kaŭzas foreston de kresko kaj misturbon de la spirita funkcio.

Kelkaj formoj de la mukopolisaĥaridozo aperas kun naneco kaj mensa handikapeco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]