Kuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuro
sporta fako
surtera moviĝosportokorpekzercado • locomotor skill
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Animacio de kuro
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri kurado.

Kuro estas ago per movoj pli rapidaj ol en paŝo, dum kiuj ambaŭ piedoj periode troviĝas samtempe en la aero.

Kuro, aŭ kurado, estas ankaŭ branĉo de la malpeza atletiko kaj ĉe iro la sola sporta fako, por kiu la homo estas genetike kondiĉigita. Kontraste al marŝo dum kurado okazas flugfazo, dum kiu mankas kontakto kun la grundo. Ĉe malgranda rapideco kurado estas energie malpli efika, ĉe pli granda rapideco ĝi estas pli efika ol paŝado. Oni distingas esence du kampojn de kurado: kurtadistanca kuro kaj longdistanca kuro. Pliaj gravaj kampoj estas la barierkuro (sinonime hurdokuro) kaj la obstaklokuro.
Laŭ medicina vidpunkto, kurado estas en la dua rango en la listo de la sportaj aktivaĵoj plej oportunaj por la homa organismo; nur (nealpina) skiado superas ĝian efikon. Tamen por eviti unuflankecon rekomendindas aldone iom gimnastiki, naĝi, bicikli ...

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]