Naĝkonkurenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ekironte.

Naĝkonkurenco estas individua aŭ teama sporto kiu konsistas en naĝado, tio estas uzado de brakoj kaj kruroj por movi la korpon tra akvo. Tipe, tiu sporto okazas en naĝejoj aŭ en malferma akvo (t.e., en maro aŭ lago). Konkurenca naĝado estas unu el la plej popularaj olimpikaj sportoj,[1] kun eventoj en papilinaĝado, dorsonaĝado, brustonaĝado, libera stilo, kaj kvarstila. Aldone al tiuj individuaj eventoj, naĝantoj partoprenas ankaŭ en stafeto. Naĝado per ĉiu stilo postulas specifajn teknikojn, kaj en konkurenco, estas specifaj reguloj koncerne al la akceptenda formo por diferencaj stiloj.[2] Estas ankaŭ reguloj por reguligi kiuj tipoj de bankostumoj estas permesataj je konkurencoj. Kvankam eblas al konkurencaj naĝantoj ricevi kelkajn vundojn pro la sporto, estas ankaŭ multaj sanprofitoj asociaj kun la sporto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]