Ora Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ora Ligo
sporta konkurso • ripetiĝanta sporta evento
Komenco 1998 vd
Fino 2009 vd
Poste Diamanta Ligo vd
vdr
Barieroj ĉe la Bislett Ludoj, unu el la eventoj enhavitaj en la Ora Ligo ekde 1998.

La Ora Ligo (angle IAAF Golden League) estis ĉiujara serio de dromaj kaj kampaj atletikaj eventoj organizeita de la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj (IAAF). La Ora Ligo de 2009 estis la lasta laŭ la formato de la Ora Ligo kaj ĝi estis anstataŭata de nova ĉiujara serio konata kiel Diamanta Ligo.[1]

La serio estis formita por pligrangi la profilon de la ĉefaj atletikaj konkurencoj kaj ĝi estis parto de la Monda Atletika Turneo. Atletoj (en selektitaj eventoj) kiuj venkas en siaj fakoj je ĉiuj ses eventoj ricevis premion de 1 miliono da usonaj dolaroj. Aldone, eventoj de la Ora Ligo havigas pli da poentoj por la finalo Grand Prix ol aliaj eventoj de Grand Prix.

Laŭlonge de siaj dekdu jaroj de konkurenco, ĝi estis sponsorita de TDK, Ericsson, kaj finfine de ÅF.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "IAAF to launch global Diamond League of 1 Day Meetings". IAAF. 2009-03-02. [1] Alirita la 6an de Junio 2017.
  2. Twelve years of the IAAF Golden League. IAAF (2009-09-09). [2] Alirita la 6an de Junio 2017.