Laboro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri produktado/kreado. Por informoj pri fizika grando, vidu la paĝon Laboro (fiziko).
Usona laboristo de komenco de la 20-a jarcento. Tradicia bildo de laboro.

Laboro estas peno por fari, produkti, verki, aŭ krei aĵon, kutime por mona kompenso (salajro). Laboro povas esti salajrata aŭ malsalajrata, laŭleĝa aŭ eksterleĝa kaj servuta aŭ volonta. Malsalajrata servuta laboro estas sklaveco. En okcidentaj landoj laboro estas reguligita laŭ aĝo kaj kondicoj, sed formoj de sklaveco ankoraŭ ekzistas tie.

Laŭ Francisko Azorín Labori estas Ŝtreĉi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn por atingi celon.[1] Li indikas etimologion el la latina laborare (labori). Kaj li aldonas la terminojn laboristo, por homo kiu sin dungas por labori; laborejo, por loko, kie oni laboras; manlabori, kunlabori, ellabori, prilabori, perlabori, labori po pecoj, labori laŭ tasko.[2]

Korpa laboromanlaboro estas fizika laboro farita de homoj, plej precipe kontraste al tio farita de maŝinoj, kaj al tio farita de tirbestoj. Ĝi estas plej laŭlitere laboro farita per la manoj, kaj, per metafora etendaĵo, ĝi estas laboro farita per iuj de la muskoloj kaj ostoj de la korpo. Por la plej granda parto de homa prahistorio kaj historio, korpa laboro kaj ĝia proksima labortipo, nome besta laboro, estis la primaraj manieroj kiel fizika laboro estis plenumita. Mekanizado kaj aŭtomatigo, kiuj reduktas la bezonon de homa kaj besta laboro en produktado, ekzistis dum jarcentoj, sed ili nur komenciĝis en la 19-a jarcento kiam ili komencis signife disetendiĝi kaj ŝanĝi homan kulturon.

Salajro estas ricevita se oni laboras je ies konto. Laŭ la juro de kelkaj landoj,[3] la salajro estas indiko de laboro: se oni laboras, oni devas ricevi salajron; se male, ne temas pri laboro. Same, se oni ricevas salajron, temas pri laboro; se male, oni estas nedungota. Ĝenerale la salajro estas ricevita el la dunginto, sed povas okazi nuancoj; ekzemple en Usono, kelneroj apenaŭ ricevas salajron el la dungitoj, dum ili devas enspezi el la krompago de klientoj, kvazaŭ ili ne laboras kaj faras nur favoron al la dunginto; lastatempe okazas polemiko inter defendantoj kaj kontraŭantoj de tiu stranga laborsistemo.

Speco de laboroj[redakti | redakti fonton]

Knabo kolektanta rubaĵojn en Ĝakarto, Indonezio. Infanlaboro estas kvazaŭsklaveca tipo de laboro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 124.
  2. Azorín, samloke.
  3. Ekzemple de Hispanio.