Manlaboro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detalo el Laboro, Charles Sprague Pearce (1896).

Korpa laboromanlaboro estas fizika laboro farita de homoj, plej precipe kontraste al tio farita de maŝinoj, kaj al tio farita de tirbestoj. Ĝi estas plej laŭlitere laboro farita per la manoj, kaj, per metafora etendaĵo, ĝi estas laboro farita per iuj de la muskoloj kaj ostoj de la korpo. Por la plej granda parto de homa prahistorio kaj historio, korpa laboro kaj ĝia proksima labortipo, nome besta laboro, estis la primaraj manieroj kiel fizika laboro estis plenumita. Mekanizado kaj aŭtomatigo, kiuj reduktas la bezonon de homa kaj besta laboro en produktado, ekzistis dum jarcentoj, sed ili nur komenciĝis en la 19-a jarcento kiam ili komencis signife disetendiĝi kaj ŝanĝi homan kulturon. Por esti efektivigita, ili postulas ke sufiĉa teknologio ekzistu kaj ke iliaj kapitalkostoj estu pravigitaj per la kvanto de estontecaj salajroj kiujn ili produktos.

Kvankam preskaŭ ĉiu laboro eble povas havi kapablon kaj inteligentecon aplikitan al ĝi, multaj laborlokoj kiuj plejparte konsistas el korpa laboro - kiel ekzemple frukta kaj vegetaĵa plukado, manmateriala pritraktado (ekzemple, bretarlokigado), manserĉado, aŭ manasemblado de partoj - ofte povas esti farita sukcese fare de nekvalifikitaj aŭ nur duonspertaj laboristoj. Tiel ekzistas parta sed signifa korelacio inter korpa laboro kaj nekvalifikitaj aŭ duonspertaj laboristoj. Surbaze de ekonomia kaj socia konfliktoj de interesoj, homoj ofte povas distordi tiun partan korelacion en troigon kiu egaligas korpan laboron kun manko de kapablo; kun manko de iu potencialo uzi kapablon aŭ evoluigi kapablon; kaj kun malalta socia klaso. Ĉie en homa ekzisto ĉi-lasta implikis spektron de variaĵoj, de sklaveco (kun stigmatizado de la sklavoj kiel "pli malalte"), ĝis kasto aŭ kast-similaj sistemoj, ĝis pli subtilaj formoj de malegaleco.

Ekonomia konkurenco ofte rezultigas entreprenojn provantajn aĉeti laboron je la plej malsupra ebla kosto (ekzemple, tra subdungeco aŭ dungante gastlaboristojn) aŭ superfluigante ĝin tute (tra mekanizado kaj aŭtomatigo).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]