Saltu al enhavo

Paŭlo Kinizsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paŭlo Kinizsi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1431 (1431-11-30)
en Satchinez
Morto 24-an de novembro 1494 (1494-11-24) (62-jaraĝa)
en Smederevo
Mortokialo apopleksio Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Nagyvázsony Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Benigna (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo militisto
militestro
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Pál (Paŭlo) Kinizsi [kiniĵi], laŭ hungare kutima sinsekvo Kinizsi Pál estis hungara militestro.

Oni konjektas, ke Paŭlo Kinizsi naskiĝis en 1431? Li mortis la 24-an de novembro 1494 en Smederevo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Nomo de Paŭlo Kinzsi aperis unuafoje en 1467, tiam li estis departementestro. Li estis fidelulo de Matiaso la 1-a. Kinizsi ricevis fortikaĵojn de la reĝo, en 1472 Nagyvázsony-on, en 1480 Somló-n. En 1479 li partoprenis en batalo, kie la turkoj malvenkis. La sekva venko okazis en 1482 en Smederovo. Post morto de reĝo Matiaso li ne apogis Johanon Korvin kaj en 1492 li venkis armeon de Matiaso. Post 2 jaroj li denove batalis kontraŭ la turkoj en Serbio kaj Bulgario, fine li mortis dum sieĝo de Smederevo.

Legendo pri Kinizsi

[redakti | redakti fonton]
Skulptaĵo pri Paŭlo Kinizsi
Paŭlo Kinizsi

Kinizsi laboris en la muelejo, kiam alvenis reĝo Matiaso la 1-a (Hungario). La reĝo soifis kaj petis akvon. Kinizsi metis la glason sur muelŝtonon - (ĉar ne estis pleto) - kaj per unu brako transdonis ĝin. Matiaso admiris kaj diris: Tia forta homo devas esti soldato en mia armeo. Fakte li famiĝis ankaŭ en la batalejo, kiel armeestro.

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • skulptaĵo en Nagyvázsony
  • memortabulo en Budapeŝto
  • roko nomata Kinizsi en Somló.
  • romano de Sándor Tatay pri Kinizsi
  • la nomo en la hungara lingvo simbole signifas forton kaj kuraĝon, tial oni nomumis pri Kinizsi sportan klubon kaj similaĵojn