Reŭmatismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reŭmatismo estas infekta malsano, kiu trafas ĝenerale junajn plenkreskulojn (pleje 20-30 jarajn) kun antaŭdispozicio. Oni devas klare distingi ĝin disde artrito, artrozo, reŭmatosimila artrito kaj aliaj diversspecaj artikaj afekcioj. Ties prodromoj (antaŭsignoj), kiuj daŭras 8-15 tagojn, konsistas ofte el angino, febro kaj diareo. Poste aperas la artikaj simptomoj: ambaŭflankaj grandaj artikoj de la supraj kaj malsupraj membroj estas pleje trafitaj. La doloro estas akrega kaj la plej eta movo aŭ premo intensigas ĝin. Tial la paciento kuŝas senmove surdorse kaj tenas siajn membrojn duonfleksitaj. La moviĝemo estas karakterizaĵo de tiu doloro, kiu rapide pasas de unu artiko al alia kun akompano de ŝvelo, ruĝeco kaj plialtiĝo de la loka temperaturo. La facio de la paciento (la specifa aspekto de ties vizaĝo) estas karakteriza: pala (tiu malsano intense anemias), angora, malvigla; li febras kaj abunde ŝvitas. La krizo daŭras ordinare 10-12 tagojn, sed tiu daŭro tre varias. Recidivoj oftas. La reŭmatisma febro - kiel tekstas konata medicina aforismo - lekas la artikojn kaj mordas la koron. Tio signifas, ke ĝi ne postlasas artikajn lezojn, sed kaŭzas tre ofte korajn komplikaĵojn (endokardiiton kaj perikardiiton), sen menciado de aliaj (cerba, pleŭra, okula). Kompleta enlita ripozo estas nepre necesa dum la tuta daŭro de la malsano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]