Aforismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aforismo estas originala penso, dirita aŭ skribita en konciza kaj memorebla formo. La vorto aforismo laŭlitere signifas “distingo“ aŭ “difino“. La termino aperas en la Aforismoj de Hipokrato. La ofte citata unua frazo de tiu verko estas:

La vivo estas mallonga, la arto longa, la oportuno efemera, la sperto danĝera, la juĝo malfacila.

La terminon oni pli malfrue aplikis al maksimoj pri fizika scienco, tiam al ĉiuspecaj deklaroj pri filozofiaj, moralaj, kaj literaturaj principoj. Laŭ moderna uzo, aforismo estas konciza sentenco, kiu entenas subjektivan veron aŭ observaĵon.

Aforismo estas konciza, sencoriĉa principo, rilata al scienco aŭ arto.

Aforismo estas romano en unu linio. (Leonid S. Sukhorukov)

Famaj aŭtoroj de aforismoj estas, inter alie:


Komparu: maksimo, proverbo, sentenco

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.