François de La Rochefoucauld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
François de La Rochefoucauld

François de La Rochefoucauld (naskiĝinta la 15-an de septembro 1613 en Parizo, mortinta samloke la 17-an de marto 1680) estis franca duko kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de Francisko la 5-a (lia nomo estis ĝis ties morto Princo Marcillac) jam frue soldatis kaj implikitis en intrigojn kontraŭ Richelieu kaj Mazarin. Li estis la amato de la bela dukino de Longueville, kiu sukcese peris repaciĝon inter Rochefoucauld kaj la kortego.

Pro liaj brilaj ecoj li ludis ĉefrolon ĉe elstaraj rondoj kaj la bela virinaro (ekz. la damo de Sablé, la dukino de Chevreuse, la damo de Sévigné kaj aparte la damo de Lafayette). Liaj »Mémoires« transdonas interesajn bildojn de tiuj tempoj kvankam li verkis ilin ne tute sole. Ili aperis unue en Kolonjo en 1661.

Tamen estas sendube la verko la plej fama »Réflexions, ou Sentences et maximes morales«, pli bone konata sub la titolo: »Maximes« (1665). Tiuj ofte paradoksaj frazoj, plenaj de maliceco satira kaj realismo, estas ja gvidilo pri egoismo kaj ĝuemo. Neatas en ili - sub la mantelo de ŝajna moraleco - ĉiu ajn senchavo de bona konduto. Ĉio skribatas en eleganta kaj rapidsprita lingvo, en sobra kaj preciza stilo. La francoj juste taksas tiun ĉi verkon klasikaĵo. Sub la titolo »Œuvres inédites de La Rochefoucauld« eldonis Barthélemy en 1863 grandan nombron da maksimoj, kiuj grandparte estas nur variaĵoj de la originalo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 12. Leipzig 1908, p. 199-200, kio legeblas tie ĉi interrete.