Mjelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La mjelospina medolo (Medulla spinalis) estas tiu parto de la centra nerva sistemo (CNS) de la vertebruloj, kiu laŭiras ene de la spinkanalo kaj per la spinonervo provizas la ekstremaĵojn, la trunkon kaj plejparte la kolon. Estante parto de la CNS la spinmedolo estas ĉirkaŭita de la samaj membranoj kiel la cerbo.

Situo, formo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

Situo kaj ĝenerala strukturo[redakti | redakti fonton]

La malsupra parto de mjelo en vertebrara kanalo. Vidu kiel mjelo maldikiĝas en subtilan fadenon post unua lumba vertebro

Mjelo situas en dorsa parto de korpo, apud ĥordo. Ĉe ĉiuj veraj vertebruloj ĝi estas protektita per vertebraro.

La karakteraj ecoj de mjelo estas ĝia segmenteco kaj regularaj paroj de mjelaj nervoj. Kvanto de segmentoj povas esti difera ĉe diferaj animaloj (homoj havas 31 segmentojn, aliaj mamuloj ĝis 33, serpentoj eĉ 500). Longo de homa mjelo estas ĉ. 43-45 cm, pezo ĉ. 30-32 g.

Segmentoj de homa mjelo kompartatas en 5 partojn (Pars): kola (cervicale) - 8 segmentoj, brusta (thoracale) - 12 segmentoj, lumba (lumbale) - 5 segmentoj, sakra (sacrale) - 5 segmentoj kaj kokciga (coccigiale) - 1 segmento. Necesas noti, ke ĉe homoj segmentoj de mjelo ege diferas ol segmentoj de vertebraro (vertebroj) je ambaŭ kompartado kaj situo (ekz. kola parto de vertebraro havas 7 segmentojn, kaj la kokciga - na 3). Ĉar mjelo de plenkreskulo estas ege pli korta ol la vertebraro (plej kutime ĝi finas en nivelo de dua lumba vertebro), la nervoj de sobaj mjelaj segmentoj eniras ege pli some, formante t.n. ĉevalan voston (Cauda Equina).

La homa mjelo plejparte graduale igas pli maldika de kapo al vosto, kaj en la plej kaŭda parto maldikiĝas en t.n. fina fadeno, unuiĝinta kun cerbaj tegaĵoj. Tamen ekzistas du neregularaj dikiĝoj: la kola (Intumescentia cervicalis), kiu aperas de dua kola ĝis dua brusta vertebro, kaj lumba (Intumescentia lumbalis) de unua lumba ĝis tria sakra vertebroj. Ili aperis pro disvolvigo de homaj brakoj kaj kruroj kaj, do, neceso por forta nerva mekanismo por ili.

Mjeloj de aliaj vertebruloj povas havi tute diferencan strukturon ol la homa, depende de iliaj morfologioj kaj fiziologioj.

Mjelaj radiketoj[redakti | redakti fonton]

Radiketo (radicula spinalis) estas speciala nomo de nerva filamento kiu konektiĝas al mjela segmento. Ĉiu segmento de mjelo havas du parojn de radiketoj - dorsajn (dorsalis) kaj ventrajn (ventralis).

Dorsaj radiketoj eniras la spinkanalon kaj konektiĝas al spina ganglio, kiu situas apud la mjelo kaj konsistas de sensaj neŭronoj. La mjelo mem povas havi sensaj neŭronoj nur ĉe plej primitivaj vertebruloj, kaj en plimulto de okazoj mjela griza substanco konsistas nur de motoraj kaj intermediaj neuzronoj. Filamenteroj de ĉiu dorsa radiketo branĉiĝas kaj kovras la longon de ĉ. 1 cm.

Ventraj radiketoj enhavas elirantaj motoraj filamenteroj el antaŭaj korpoj de mjelo. Ili transportas informon al muskoloj. Ankaŭ ili enhavas vegetativaj filamenteroj. Kelkfoje estis menciita ke iuj sensaj neŭronoj ankaŭ iam eniras tra ventraj radiketoj.

Ekstera Formo[redakti | redakti fonton]

Partoj[redakti | redakti fonton]

Fajnstrukturo[redakti | redakti fonton]

Traversa sekcaĵo de la mjelo (esperantlingva priskribo en la artikolo spina nervo)

Radikĉeloj[redakti | redakti fonton]

Laminae kaj nuclei de la griza substanco

Propra aparato[redakti | redakti fonton]

Griza substanco[redakti | redakti fonton]

Blanka substanco[redakti | redakti fonton]

Gravaj supreniraj vojoj[redakti | redakti fonton]

Gravaj malsupreniraj vojoj[redakti | redakti fonton]

Neŭrotransmitroj en la mjelo[redakti | redakti fonton]

Embriologio kaj misformiĝoj[redakti | redakti fonton]

Sangoprobizo[redakti | redakti fonton]

Filogenezo[redakti | redakti fonton]

Damaĝoj de la mjelo[redakti | redakti fonton]

Ekzamenado de la mjelo[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]