Meningo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hispanlingva skemo de meningoj (dekstre).

La meningoj (de la greka μῆνιγξ mēninx, ‘membrano’) estas la membranoj de konektiva histo kiuj ŝirmas la centran nervan sistemon, precize ties ĉefajn strukturojn nome cerbo kaj mjelo, havigante molan protekton kiu komplementas la malmolan protekton havigitan de la ostaj strukturoj. Ĉe mamuloj estas distingeblaj tri tavoloj kun du intermezaj spacoj, el eno eksteren jenaj:

  • Piamatro, kiu estas maldika tavolo, tre vaskulhava kaj tre kontakta kun la encefalo, laŭ la konturo de la cerba histo. Ĝi enhavas fibroblastojn similajn al tiu de la araknoidaj trabekuloj.
  • Subaraknoida spaco, kiu enhavas cerbomjelan likvon kaj mildigas eblajn frapojn, malpliigante la eblon de traŭmatoj.
  • Araknoido, estas vaskulhava tavolo, trapasata de sangaj vaskuloj al la piamatro. Estas nomata leptomeningo la aro de piamatro plus araknoido. La araknoido fluidigas cerb-mjelan fluaĵon, kiu provizas simplan protekton por la cerbo.
  • Subdural spaco, estas tre maldika kaj enhavas iom da cerbomjela likvo.
  • Duramatro, estas la ekstera tavolo.

Meningito estas genra nomo de la meningaj inflamoj. La meningito plej ofte malaperas sen spuro, postlasaĵo, sed ankaŭ povas okazigi morton.