Griza substanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Griza substanco (aŭ griza materio) estas termino kiu korespondas al zonoj de la centra nerva sistemo de grizeca koloro formitaj ĉefe per neŭronaj "somaoj" kaj aksonoj al kiuj mankas mjelino kun gliaj ĉeloj (neŭroglio).[1] En la spina medolo ĝi estas en ĝia centro kaj ĉe ĝiaj flankoj, kun formo de papilio aŭ litero H, dum en la cerbo ĝi okupas la eksteran zonon, kun la escepto de la internaj bazaj ganglioj kiuj utilas kiel anstataŭaj stacioj. En la cerbo ĝi disponeblas en ĝia areo kaj formas la cerban kortekson, kiu korespondas al la plej kompleksa organizado de la tuta nervosistemo.

La griza substanco, ĉar al ĝi mankas mjelino, ne kapablas transmiti rapide la nervajn impulsojn. Tiu trajto asociiĝas kun la funkcio de la procezado de informado, tio estas, al la funkcio racii.

Tre ofte oni konsideras la kvanton de tiu griza substanco rekte proporcia al la inteligento de viva estaĵo (kvankam ne tute rekta mezurilo de tiu). Tio tamen ne ĉiam certas: la delfenoj havas pli da griza substanco ol la homoj, kio havigas al ili cerbajn kapablojn diferencajn disde tiuj de la homa estaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sustancia gris en la hispana Vikipedio.