Mjelino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La mjelino estas blanka grasa substanco, ĉirkaŭanta la aksonon de iaj nervoĉeloj, abunda en la mjelo kaj la cerbo.[1]

Ĝi estas plurtavola strukturo formita de la plasmaj membranoj de la ĉeloj de Schwann kiuj ĉirkaŭas per sia citoplasmo la aksonojn de la neŭronoj, kreante protektadon[2]​ krom rapidecon kreante la nervan elanon​[3]. El biokemia vidpunkto estas konstituita per lipoprotea materialo kiu formas kelkajn sistemojn de fosfolipidaj duoblaj tavoloj. Ĝi estas en la nerva sistemo de vertebruloj, formante dikan tavolon ĉirkaŭ la neŭronaj aksonoj kiu ebligas la transmision de la nervaj elanoj al distancoj relative longaj pere de sia izoliga efekto. Tiu ŝirmilo estas konata kiel «mjeliningo».

La mjeliningoj estas produktitaj de gliaj ĉeloj: nome ĉeloj de Schwann en la periferia nervosistemo kaj oligodendroĉeloj en la centra nervosistemo. La ĉeloj de Schwann ruliĝas ĉirkaŭ ununura aksono pere de sia citoplasmo, dum la oligodendroĉeloj posedas multajn plilongigojn kiuj ruliĝas ĉirkaŭ aksonoj de variaj neŭronoj.

La malsanoj kiuj damaĝas la mjeliningon produktas gravajn misojn de la nervosistemo, ĉar la nerva elano ne transmisiiĝas je sufiĉa rapideco aŭ haltiĝas meze de la aksonoj. Tiu tipo de patologioj kutime estas memimunaj malsanoj. Ekzemploj de tiuj malsanoj estas la multloka sklerozo kaj la leŭkodistrofio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Alirita la 10an de Februaro 2024.
  2. Arroyo, E. J. et al. (2000). On the molecular architecture of myelinated fibers.
  3. «Grease The Groove - Método de entrenamiento para neuroadaptación». Ectomorfosis. 10a de majo 2022. Konsultita la 10an de februaro 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mielina en la hispana Vikipedio.