Vertebraro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regionoj de vertebraro ĉe bestoj.
La homa vertebraro

La vertebraro (latine Columna vertebralis), ankaŭ nomata spino, estas la skeleta elemento de la vertebruloj (do ankaŭ de la homoj), kiu ligas la gambojn, brakojn plus la kapon, kaj portas la plejparton de la korpa pezo.

Ĉe la diversaj specioj de bestoj la nombroj de vertebroj varias: ekzemple la nigra cigno havas 31 kolajn vertebrojn, kvankam la ĝirafo, kun kolo eksterordinare longa, havas nur la 7 kolajn vertebrojn kutimajn ĉe preskaŭ ĉiuj mamuloj kvankam ĉe ĝirafo tiuj unuopaj vertebroj aparte longas.

La partoj de la vertebraro de homo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la homo la vertebraro, konsistas el 33 ĝis 34 vertebroj kaj - inter ili - la intervertebraj diskoj. Tiuj strukturoj stabiliziĝas per ligamentoj kaj la etaj vertebraj artikoj.

La vertebroj de homo dividiĝas al 7 kolaj aŭ nukaj, 12 torakaj, 5 lumbaj, 5 sakraj kaj 4-5 kokcigaj. Responde al tio, ankaŭ la diversaj partoj de la vertebraro (de supre suben) nomiĝas kola vertebraro, toraka vertebraro kaj lumba vertebraro. Tiu sistemigo validas por ĉiuj mamuloj ... de muso ĝis ĝirafo. La vertebroj sakraj kaj kokcigaj estas kunkreskintaj kaj tial ofte nomiĝas "falsaj vertebroj".

Vertebraro de la homo
  •  kola
  •  toraka
  •  lumba
  •  sakra
  •  kokciga
  • Kolvertebraro[redakti | redakti fonton]

  •  kola vertebraro
  • kun 7 vertebroj, el kiuj C1 ("atlaso"), C2 ("akso") kaj C7 elstaras. C1 kaj C2 konsistigas la kapturnigan artikaron.

    Toraka vertebraro[redakti | redakti fonton]

  •  toraka
  • Lumba vertebraro[redakti | redakti fonton]

  •  lumba
  • Sakra vertebraro[redakti | redakti fonton]

  •  sakra
  • Kokciga vertebraro[redakti | redakti fonton]

  •  kokciga
  • Malfermita spino[redakti | redakti fonton]

    La malfermita spino, latine spina bifida, estas denaska nenormalaĵo, kiun igas malperfekta fermado de neurala tubo, iuj torakaj vertebroj ne povas ĉirkaŭigi la spinon, sed ili restas malfermite. Se la aperturo estas sufiĉe granda, la spino igas eksteren. La spino povas havi kruston kun likvaĵo. Aliaj anomalioj estas la anankefaleco, kiu signifikas, ke la cerbo aŭ iaj de ĝiaj partoj malestas; kaj la hernio de cefalo, alie encephalocele.

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]