Intervertebra disko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Intervertebra disko (latine Discus intervertebralis) estas elasta kartilaga ligo inter du vertebroj.

La homa spino posedas 23 intervertebrajn diskojn. Ĉe aliaj specioj de vertebruloj tio varias depende de la nombro de la vertebroj. Inter la kranio kaj la unua vertebro de la kolo (atlaso) ne estas intervertebra disko, same ne inter la unua kaj la dua vertebro de la kolo (akso). La intervertebraj diskoj sumiĝas al ĉirkaŭ 25 % de la spina longo.

prolapso de intervertebra disko, la prolapsinta gelatineca kerno premas la antaŭan parton de la spina nervo.
1 spina medolo, 2 dorsa radiko de la spina nervo, 3 spina ganglio, 4 ventra radiko, 5 spina nervo, 6 + 7 intervertebra disko: 6 fibra ŝelo, 7 gelatineca kerno, 8 korpo de la vertebro

Intervertebra disko konsistas el du partoj:

  • ekstera fibreca ŝelo (Anulus fibrosus)
  • interna gelatineca kerno (Nucleus pulposus)

La ŝelo konsistas el koncentraj tavoloj de kolagenaj fibroj, ene pli kaj pli da kartilago. La gelatineca kerno enhavas grandan parton da akvo kaj nur malmultajn ĉelojn. Ĝi funkcias kiel akvokuseno kaj kapablas sorbi skuojn. Oni taksas la kernon kiel restaĵon de la notokordo (chorda dorsalis) - vidu ĥorduloj.

La intervertebraj diskoj entenas likvaĵon. Sub premo ili perdas ĝin. Tiel homo dumtage povas ŝrumpi je eĉ 3 cm. Dum malpremo ili repleniĝas per likvaĵo. Intervertebraj diskoj ne disponas pri angioj, kiuj nutras ilin, ili povas ĉerpi nutraĵojn nur per tiu proceso de interŝanĝo de likvaĵo. Tial la alterno de premo kaj malpremo esencas por la metabolo de la diskoj.

Daŭra damaĝo de intervertebra disko povas rezulti en - tre doloriga - prolapso de intervertebra disko.