Seksismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Seksismo estas diskriminacio de la homo pro ties sekso.

Simplan rimarkon de malsamoj inter seksoj oni ne povas vidi kiel seksismon, seksismo okazas kiam oni pretekstas tiujn malsamojn kiel motivo por subpremo de alia sekso. Ekzemple, se oni rimarkas ke plejparto da virinoj estas fizike malpli forta ol mezuma viro, tio ne estas en si mem seksismo, sed se oni diras ke, ĉar virinoj estas fizike pli malfortaj, ili ne rajtas praktiki sporton, ekzemple, tio ja estas seksismo.

Okazas ke, en multaj socioj, kiel en okcidenta socio, rajtoj estas ligitaj al funkcioj, sekve, oni pensas ke homo por akiri samajn rajton devas akiri samajn funkciojn. Ekzemple, oni pensas, post Industria revolucio, ke por havi la rajton je posedo de mono, oni devas labori en nefamilia medio, sekve, se virinoj ne laboras ekster la familio, ili ne rajtus posedi monon. Sekve, oni stimulis virinojn akiri la samajn funkciojn kiel viroj por akiri la samajn rajtojn. En aliaj socioj, eĉ en mezepoka Eŭropo, funkcioj kaj rajtoj ne estas rekte ligitaj, do, individuoj kiuj havas malsamajn funkciojn povas havi samajn rajtojn kaj individuoj kiuj havas samajn funkciojn povas havi malsamajn rajtojn. En tiuj kazoj, eĉ se virinoj akiras samajn funkciojn kiel viroj, ili povas daŭre resti malegalrajtaj. Tiel, ofte, oni kredas la renton aŭ la laborrangon de virinoj en ne-Eŭropaj landoj kiel montrilon de egaleco, sed la situacio de laboristino en islamana aŭ sudamerika lando ne estas aŭtomate la sama kiel tiu de eŭropanino kun simila rango aŭ rento, ĉar en tiuj socioj, funkcioj ne estas ligitaj al rajtoj kiel estas en Eŭropo aŭ Usono.

En Esperanto-medio oni foje diskutas pri "seksismo de lingvo".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]