Iĉismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Iĉismo estas proponita reformo al Esperanto, por plifaciligi la regulojn kaj liberigi la radikaron de seksa diskriminacio, sen enkonduki novan radikon por la triapersona pronomo.

Bonvolu noti, ke iĉisma Esperanto ne estas oficiala Esperanto, ĉar ĝi ŝanĝas la signifon de la iĉaj radikoj. Ekz. patroj signifas "gepatroj" en iĉisma Esperanto, dum patriĉoj signifas "patroj".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En iĉisma Esperanto:

La sufikso -iĉ- estas uzata simetrie kun la sufikso -in-.
Oni uzas ilin nur por emfazi la sekson aŭ por precizigi ĝin, kiam necese.
Ĝenerale la radikoj sen sufikso -iĉ--in- ne indikas sekson.
Ankaŭ la dudeko da vortoj, kiuj tradicie indikas nur iĉojn, kaj kiuj havas respondajn inajn formojn kun aldonita sufikso -in-, ricevas senseksan signifon. (Vidu tabelon sube.)
La prefikson ge- oni uzas nur en pluralo, kaj tiam nur por montri, ke temas pri ambaŭ seksoj. Oni ne uzas prefikson se la seksoj ne gravas.
Oni uzas ŝi same ofte kiel li pri hipotezaj homoj.

La ĉefaj vortoj, kiuj en tradicia, liisma Esperanto estas imanente iĉaj, estas:

  • iĉoj: bubo, knabo, viro
  • familianoj: avo, edzo, fianĉo, filo, frato, kuzo, nepo, nevo, onklo, patro, vidvo
  • titoloj: reĝo, princo, grafo, sinjoro, fraŭlo
  • interrilataj: amiko
  • du sufiksoj: -isto, -ulo
  • participoj: -into, -anto, -onto, -ito, -ato, -oto

La vortojn en la unua grupo iĉistoj evitu uzi sen sufikso -iĉ-in (aŭ -j kun ge-prefikso).

La vortoj en la dua grupo indikas por iĉisto familian rilaton, sed ne sekson. La frazo:
Mi havas du fratojn
estas al iĉisto plursignifa. Ĝi povas havi iun ajn de la jenaj signifoj:
Mi havas du fratiĉojn (la tradicia, liista signifo)
Mi havas du fratinojn (sed en la aktuala konteksto ne gravas ilia sekso)
Mi havas du gefratojn (do unu iĉa kaj unu ina)
Sume, ĝi signifas:
Miaj gepatroj havas du pliajn infanojn ol mi, sed mi ne sentas bezonon indiki ties seksojn al vi.
Teorie, la parolanto eĉ ne bezonas mem scii la sekson de la priparolata familiano!

Pri la vortoj en la tria grupo validas la sama kiel pri la dua grupo de vortoj: Ili ne indikas per si mem malinan sekson.

Ankaŭ pri la vortoj en la lastaj tri grupoj tio validas, sed ŝajne ankaŭ pli kaj pli da liistoj uzas tiujn vortojn tiel, do tio ne estas nure iĉista afero.

Argumentoj por iĉismo[redakti | redakti fonton]

  • Oni jam delonge ne respektas la fundamenton pri homvortoj. La plejmulto da esperantistoj jam pensas en sia “amikaro”, ne sia “geamikaro”. Pro maluziĝo de ge-: (ekz. geknaboj, genaskintoj, geplenkreskuloj, geinstruistoj)—pluraloj de supozeble nurviraj formoj ofte montras grupon enhavante ankaŭ inojn. Pro tio en lernejoj mankas novvorto kiel ekz. knabiĉojknabmalinoj, por indiki grupon da knaboj sen knabinoj.
  • Pro tio ke vir- signifas ne nur maskla, sed ankaŭ plenkreska, kunmetaĵoj kiaj virknaboj, virnaskintoj, aŭ virplenkreskuloj (vidu supre) estas nekompreneblaj.
  • Pro tio ke vir- signifas ne nur maskla, sed ankaŭ homa, vortoj kiel virbovo restas dusencaj: minotaŭro (mitologia hombesto) aŭ maskla bovo (= boviĉo)
  • Ekzistas jam strikte kun -iĉ- skribitaj verkoj kiel ekz. “Sur la linio” de Jorge Camacho.

[Georgo Kamaĉo (Jorge Camacho): Sur la linio. 40 p. Bero, Berkeley 1991.].

  • Per iĉisma uzo de -iĉ- la strukturo de Esperantaj seksaj vortoj iĝas pli senescepta.
  • Esperanto iĝus pli simetria.
  • Iĉismo uzata nur por laŭ-vortare seksneŭtralaj radikoj iĝas nur aldono, do evoluo, por ankaŭ sufikse kaj simetrie al -in-, virigi neŭtralajn vortojn kiel iston, ulon, anton, bovon, hundon, kokon, infanon, ktp. Ne plu endus la uzo de vira/malina infano, virkoko, virbovo, vira esperantisto, vira vendisto sed ankaŭ eblus diri infaniĉo, kokiĉo, boviĉo, esperantistiĉo kaj vendistiĉo. Temus pri evoluo ĉar ĉiu antaŭa esperanto ne estus malnovigita, oni nur havus plian sufikson el -ĉj- kiu mankis, kaj kiu ne aldoneblas al viraj radikoj, t.e. patro, sinjoro, filo, kuzo, ktp; Kuziĉo estus same evolumanka kaj stulta kiel damino, primadonino, ktp.

Kontraŭargumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Ekzistas laŭfundamenta evoluigo-maniero solvi tiun seksismon [1] kiun ioma elcento de esperantistoj taksas ne-ekzistanta, ekzemple ĉar laŭ ili temas simple pri lingvaj meĥanismoj enŝpari novajn radikojn, plian silabon, ktp. aŭ ĉar lingvoj laŭ ili ne enhavas ismojn, nur homoj havas.
  • Ĝi estas kontraŭfundamenta ĉar ĝi ŝanĝas la bazan sencon de multaj oftaj radikoj.
  • Temos ĉiam pri reformo, ne evoluigo, ĉar per ĝi oni neŭtraligas vortojn esence virajn, nepenseble ĉe aliaj vivantaj lingvoj.
  • Tio subite malnovigus ĉiun pasintecan esperantaĵon kun virecaj radikoj, endos demandi pri la dato, iĉismiĝo de aŭtoro aŭ ne, ktp.
  • Daŭre eblos taksi Esperanton seksima ĉar la radikoj etimologie restos viraj (patr/matr).
  • La reformo estas neegaliga, iĉismo ial ne reformas la radikojn esence inajn (damomatronoprimadono...) sed nur la malinajn.
  • Zorgi pri alternative uzi ŝi kaj li povas esti balasta por uzanto, kaj konfuziga por ne-iĉistoj. Por hipotezaj homoj eblas uzi fundamente “ĝi” aŭ la tabelvorton “tiu”.
  • Ekde la komenco de Esperanto “amiko”, sufiksoj -isto kaj -ulo kaj participoj restas ja neŭtralaj, sed emo de multaj tro specifi inecon ŝajnigas ke ne.
  • La iĉisma vorto por “nepo” estas “nepiĉo”, kiu povas kaŭzi tre embarasan miskomprenon, ĉar “piĉo” signifas vagino.
  • Pro la simileco de -iĉ- kun -aĉ- iĉismaj vortoj sonas kiel insultoj kontraŭ viroj. Tiu ĉi argumento fakte ne estas tiom konvinka kiom eble komence povus ŝajni. La sufiksoj -aĉ- kaj -iĉ- aperas preskaŭ ĉiam kiel la antaŭlasta silabo kaj do ricevas akcenton.
  • -iĉ- ne estas sufiĉe malsama kun -iĝ-, -in- kaj -id-, do tre facile konfuzeblaj.

Alternativoj[redakti | redakti fonton]

  • Uzo de -iĉ- same kiel vir-.
  • Uzo de -vir- prefiksece. (virhomo, virknabo, virbovo, virkapro).
  • Uzo de la multvariaj eblecoj de nia zamenhofa lingvo jam ekzistantaj, ekz. ino = virino, malino = viro.
  • Atendi la evoluon rilate la tradician aŭ la iĉan sistemon, ĉar Esperanto ne ŝanĝiĝas nur danke al klopodoj de unuopuloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]