Cyril Robert Brosch
Cyril Robert Brosch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aŭgusto 1981 (43-jaraĝa) en Wertheim |
Lingvoj | germana • Esperanto • pola • angla |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1994–) lingvisto esperantologo |
TTT | |
Retejo | http://www.cyrilbrosch.net/ |
Cyril Robert BROSCH (IFA: /kʏ.'ʀɪl 'ʁo:bɐt brɔʃ/, esperantigita kiel Kirilo; Wertheim, 8-a de aŭgusto 1981) estas germana esperantisto, lingvisto kaj esperantologo.[1] Ekde 2016, li estas ano de la Akademio de Esperanto.[2][3][4]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis en Wertheim[1] kaj loĝis dum sia infaneco en la proksima vilaĝeto Dertingen.[5] Li studis hindeŭropan lingvosciencon kaj filologion de la malnova oriento en Würzburg kaj Berlino (temo de la magistra laboraĵo: "Kunmetaĵoj kaj kunmetaj derivaĵoj en la hitita lingvo", 2008), kie li doktoriĝis en 2011 (temo: "Pri la esprimo de lokaj rilatoj en la hitita lingvo el kompara vidpunkto", publ. 2014). Krome li estis partoprenanto de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano (temo de la diplomlaboraĵo: "Vortfarado el la vidpunktoj de la hindeŭropista lingvoscienco kaj de Esperantologio"), kie li en 2015 ankaŭ instruis. Lin ĉefe okupas interlingvistiko, esperantologio, gramatiko kaj tipologio.
Li estas vicprezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik. Komence de 2016, li aniĝis en la Akademio de Esperanto por 3-jara oficperiodo. En 2019 li estis reelektita al la akademio por 9-jara oficperiodo.[6]
Li partoprenis en la faro de la libro Language Policy and Linguistic Justice en 2018. En 2022 Brosch verkis kune kun profesorino Sabine Fiedler grandan verkon en la angla lingvo pri Esperanto, Esperantujo kaj la roloj kiujn ILo povus plenumi mondskale. Ĝi titoliĝas Esperanto – Lingua Franca and Language Community (=Studies in World Language Problems, 10), Amsterdam/Philadelphia, eldonejo J. Benjamins[7]
Planlingvoj
[redakti | redakti fonton]En 1999 kaj 2000 Brosch publikigis du planlingvo-projektojn privatajn: Ludlange kaj S'nôke.[5] Ludlange ('ludo' + 'lingvo') estas aposteriora aŭtonoma fleksia/aglutina lingvoprojekto, kiun li ne plu evoluigas. Patro nia en Ludlange komenciĝas: Musye Pate, kye tu say in siele, tuye nome santigaytye soy. S'nôke havas 2 genrojn kaj ĝia alfabeto havas 40 literojn. La nombroj 1–10 en S'nôke estas î, bî, pê, fâ, dî, tê, thâ, gî, kê, khâ.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En 2016, li elektiĝis ano de la Akademio de Esperanto por 3-jara oficperiodo.[2] En 2019, li rekandidatiĝis kaj elektiĝis por 9-jara oficperiodo.[3]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Fiedler, Sabine (21-a de januaro 2022). “The language choices of exchange students” (en), p. 276–296. doi:10.1075/wlp.9.14fie.
- 2003. "La etimologia vortaro de Vilborg“. En Esperanto aktuell 3/2003, 20 (Recenzo de: Vilborg, Ebbe. 1989-2001. "Etimologia Vortaro de Esperanto", vol. 1-5, Malmö: Eldona Societo Esperanto).
- 2006. "La klingona lingvo el tipologia vidpunkto (Das Klingonische aus typologischer Sicht)". En Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft 47/2, 69-74.
- 2007. "Internaciaj adjektivoj en ‚-al-‘ kiel fonto por Esperantaj terminoj"[rompita ligilo]. En Lingva Kritiko. Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo. Esperantologio Interreta.
- 2008. kunlaboro: Koutny Ilona. Germana-Esperanta-Pola etvortaro pri lingvo kaj komunikado. Poznań: Prodruk (Celtrafo GEP 2).
- 2014. "Kelkaj pensoj pri la Esperanta verbosistemo (la ĉiama -ata/-ita)". En Lingva Kritiko. Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo. Esperantologio Interreta.
- 2015. "Seksa egaligo en la lingvo – laŭfundamente". En Lingva Kritiko. Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo. Esperantologio Interreta.
- 2015. "La hitita lingvo: Ĉu "filino" aŭ "fratino" de la prahindeŭropa?". En: José Antonio Vergara (eld.). Internacia Kongresa Universitato. 68-a sesio. Lillo, Francio. 25 julio – 1 aŭgusto 2015. S.l.: Universala Esperanto-Asocio, 83–102.
- 2018. "Jurscienca aliro". En: Kiselman, Christer Otto & Corsetti, Renato & Dasgupta, Probal (eld.), Aliroj al Esperanto, 53–64. Dobřichovice: Kava-Pech.
- 2018 (kun Sabine Fiedler). "Detlev Blanke (1941–2016): Tuta vivo por interlingvistiko". Esperantologio / Esperanto Studies 8. 43–45.
- 2019 (kun Markos Kramer, Luko Cerante, Robin van der Vliet): "Survoje al sekse neŭtralaj kaj egalecaj esprimoj: Komparo inter la J-sistemo kaj parentismo". Lingva Kritiko. Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo. Esperantologio Interreta.
- 2019 (kun Tim Morley kaj Duncan Thomson). Traduko: Julia Donaldson, Axel Scheffler. La Krubalo. Sen loko: Esperanto-Asocio de Britio.
- 2021. Traduko: Otfried Preußler. La malgranda fantomo. Dobřichovice: KAVA-PECH.
- Fiedler, Sabine (2018). “Esperanto – a lingua franca in use: A case study on an educational NGO” (en) 42 (2), p. 220–245. doi:10.1075/lplp.00019.fie.
- Fiedler, Sabine (2022). “Esperanto – Lingua Franca and Language Community” (en). doi:10.1075/wlp.10.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Nominalkomposita und kompositionsähnliche, Strukturen im appellativen Wortschatz des Hethitischen (germane). Humboldt-Universität zu Berlin (2008-01-21). Alirita 2023-06-13 .
- ↑ 2,0 2,1 Elekto de triono de la akademianoj (esperante). Akademio de Esperanto (2016-02-17). Alirita 2023-06-13 .
- ↑ 3,0 3,1 Elekto de triono de la akademianoj (esperante). Akademio de Esperanto (2019-03-10). Alirita 2023-06-13 .
- ↑ Elekto de triono de la akademianoj (esperante). Akademio de Esperanto (2022-03-02). Alirita 2023-06-13 .
- ↑ 5,0 5,1 Das Vaterunser auf S'nôke (germane). Deutschlandfunk (2001-02-16). Alirita 2023-06-13 .
- ↑ Membroj kaj Korespondantoj de AdE, Februaro 2019
- ↑ Recenzo tre longa jen: "Imitinda lingvistika priskribo de Esperanto". Ĉe: Libera Folio, 25.10.2011