Cyril Robert Brosch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cyril Robert Brosch
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1981 (1981-08-08) (42-jaraĝa)
en Wertheim
Lingvoj germanaEsperantopolaangla
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistolingvistoesperantologo
TTT
Retejo http://www.cyrilbrosch.net/
vdr

Cyril Robert BROSCH (IFA: /kʏ.'ʀɪl 'ʁo:bɐt brɔʃ/, esperantigita kiel Kirilo; Wertheim, 8-a de aŭgusto 1981) estas germana esperantisto, lingvisto kaj esperantologo.[1] Ekde 2016, li estas ano de la Akademio de Esperanto.[2][3][4]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Wertheim[1] kaj loĝis dum sia infaneco en la proksima vilaĝeto Dertingen.[5] Li studis hindeŭropan lingvosciencon kaj filologion de la malnova oriento en Würzburg kaj Berlino (temo de la magistra laboraĵo: "Kunmetaĵoj kaj kunmetaj derivaĵoj en la hitita lingvo", 2008), kie li doktoriĝis en 2011 (temo: "Pri la esprimo de lokaj rilatoj en la hitita lingvo el kompara vidpunkto", publ. 2014). Krome li estis partoprenanto de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano (temo de la diplomlaboraĵo: "Vortfarado el la vidpunktoj de la hindeŭropista lingvoscienco kaj de Esperantologio"), kie li en 2015 ankaŭ instruis. Lin ĉefe okupas interlingvistiko, esperantologio, gramatiko kaj tipologio.

Li estas vicprezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik. Komence de 2016, li aniĝis en la Akademio de Esperanto por 3-jara oficperiodo. En 2019 li estis reelektita al la akademio por 9-jara oficperiodo.[6]

Li partoprenis en la faro de la libro Language Policy and Linguistic Justice en 2018. En 2022 Brosch verkis kune kun profesorino Sabine Fiedler grandan verkon en la angla lingvo pri Esperanto, Esperantujo kaj la roloj kiujn ILo povus plenumi mondskale. Ĝi titoliĝas Esperanto – Lingua Franca and Language Community (=Studies in World Language Problems, 10), Amsterdam/Philadelphia, eldonejo J. Benjamins[7]

Planlingvoj[redakti | redakti fonton]

En 1999 kaj 2000 Brosch publikigis du planlingvo-projektojn privatajn: Ludlange kaj S'nôke.[5] Ludlange ('ludo' + 'lingvo') estas aposteriora aŭtonoma fleksia/aglutina lingvoprojekto, kiun li ne plu evoluigas. Patro nia en Ludlange komenciĝas: Musye Pate, kye tu say in siele, tuye nome santigaytye soy. S'nôke havas 2 genrojn kaj ĝia alfabeto havas 40 literojn. La nombroj 1–10 en S'nôke estas î, bî, pê, fâ, dî, tê, thâ, gî, kê, khâ.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 2016, li elektiĝis ano de la Akademio de Esperanto por 3-jara oficperiodo.[2] En 2019, li rekandidatiĝis kaj elektiĝis por 9-jara oficperiodo.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Nominalkomposita und kompositionsähnliche, Strukturen im appellativen Wortschatz des Hethitischen (germane). Humboldt-Universität zu Berlin (2008-01-21). Alirita 2023-06-13.
  2. 2,0 2,1 Elekto de triono de la akademianoj (esperante). Akademio de Esperanto (2016-02-17). Alirita 2023-06-13.
  3. 3,0 3,1 Elekto de triono de la akademianoj (esperante). Akademio de Esperanto (2019-03-10). Alirita 2023-06-13.
  4. Elekto de triono de la akademianoj (esperante). Akademio de Esperanto (2022-03-02). Alirita 2023-06-13.
  5. 5,0 5,1 Das Vaterunser auf S'nôke (germane). Deutschlandfunk (2001-02-16). Alirita 2023-06-13.
  6. Membroj kaj Korespondantoj de AdE, Februraro 2019
  7. Recenzo tre longa jen: "Imitinda lingvistika priskribo de Esperanto". Ĉe: Libera Folio, 25.10.2011