Untismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el -ut-)
Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-, -ip-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -el-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-j-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-pj-,
-t-, -tet-, -uk-.

vdr

Untismo estas nenorma praktiko aldoni la kondicionalajn participojn -unt kaj -ut al Esperanto. Tio estas la logika kompletiĝo de la oficiala participa sistemo:

Participo Ekzemplo Signifo
-anta iu donanta iu, kiu donas
-ata io donata io, kion iu donas
-inta iu doninta iu, kiu donis
-ita io donita io, kion iu donis
-onta iu dononta iu, kiu donos
-ota io donota io, kion iu donos
*-unta iu *donunta iu, kiu donus
*-uta io *donuta io, kion iu donus

Praktikaj ekzemploj povus esti:

  • « Ĝi imagis ĉion okazuntan kaj ekturnis. »
  • « La murduta muso riaktis tuj kaj eskapis. »
  • « Tiu murditunta muso sonĝis bone la postsekvan nokton. »
  • « Ĝia netimiguteco estis mirinda. »
  • « Se mi scius kiu kulpas, mi venĝus al tiu, kaj la alvenĝuta neniam forgesontus tion. »

Problemoj[redakti | redakti fonton]

Novaj afiksoj ĉiam povas kaŭzi ambiguecojn, sed laŭ ĉi tiu kazo estas malmultaj. La plej grava estas verŝajne saluti: La frazo « La koko salutas. » haviĝus ankaŭ la signifon « Iu aldonus salon al la koko. » Aliaj ekzemploj estas minuta (minutdaŭranta / kiu haviĝus minojn), priplenduta (pri plenduto (muzike: du duondutoj) / pri kiu iu plendus), refuta (refutema / kiu estus refata (velo)), servutulo (sklavo / ulo kiu estus servata).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]