-t-

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-t-, -tet-,
-uk-, -un-.

-t- estas neoficiala sufikso en Esperanto. -t- estas uzata ĉe nombraj vortoj por fari nomojn de muzikaj intervaloj: du → duto = “sekundo”, tri → trito = “tercio”, kvar → kvarto, kvin → kvinto, ses → sesto = “seksto”, sep → septo = “septimo”, ok → okto = “oktavo”, naŭ → naŭto = “naŭno” k.t.p. Per -t- oni povas krei nomojn por ĉiaj ajn ekstremaj intervaloj, kiuj apenaŭ havas aliajn nomojn: dekto, dekunuto, dekduto, dektrito k.t.p.

-t- ne estas oficiala sufikso, ĉar ĝi aperas nek en la Fundamento de Esperanto nek en iu ajn Oficiala Aldono de la Akademio de Esperanto. Tamen, ĝi ja aperas en ĉiuj eldonoj de la Plena Ilustrita Vortaro (PIV) kaj en la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG).


intervalnomo per radiko intervalnomo per uzo de -t-
primo unuto
sekundo duto
tercio trito
kvarto kvarto
kvinto kvinto
seksto sesto
septimo septo
oktavo okto
nono naŭto