-eg-

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-, -ip-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -el-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-j-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-pj-,
-t-, -tet-, -uk-.

vdr

La vortero -eg- estas sufikso en la lingvo Esperanto, kiu grandigas aŭ pliintensigas la signifon de iu vortradiko, al kiu ĝi estas aldonata. Gramatike ĝi plenumas la signifon de aŭgmentativo. La vortero estas oficiala sufikso, antaŭvidita en la Fundamento de Esperanto. Pri la etimologia deveno de ĝi ne estas unueca klarigo.

Similaĵoj en aliaj lingvoj: kjempe- (norvega); -ã- (portugala lingvo); -an-, -on- (portugala kaj hispana); -on- (itala: libro 'libro' — librone 'librego')

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

bel'eg'a
grand'eg'ulo
paf'il'eg'o (arĥaika) = kanono
rid'eg'i
river'eg'o
tre'eg'e
vent'eg'o

Vid ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • la artikolon pri -et-, la koresponda esperantlingva sufikso pri diminutivo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]