-iĝ-

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-t-, -tet-,
-uk-, -un-.

-iĝ estas sufikso almetebla al ĉiaj radikoj, esprimanta per si mem ŝanĝon de stato, ne precizigante ĉu la kaŭzo de tiu ŝanĝo estas ekstera (trudo, nepersona forto) aŭ interna (konscia aŭ senkonscia volo, evoluo ktp); ĝi povas sekve esprimi tute egale agon pasive toleritan: spegulo rompiĝas; aŭ aktive faritan de la subjekto sur sin mem.

La diferenco inter komenci kaj komenciĝi, kaj inter fini kaj finiĝi[redakti | redakti fonton]

eltirita el PMEG

Komenciĝi, finiĝi :En multaj lingvoj oni uzas unu saman verbon por komenci kaj komenciĝi, kaj unu saman por fini kaj finiĝi. En Esperanto oni devas distingi:

komenci = kaŭzi komencon. Komenci estas uzata kun ordinara objekto aŭ kun I-verba objekto. La objekto estas tio, pri kies komenco temas. La subjekto de komenci plej ofte estas persono:

La instruisto komencis la lecionon.
Li komencas instrui.
Komencis pluvi.

komenciĝi = eniri en komencan fazon (per si mem). La subjekto de komenciĝi estas tio, pri kies komenco temas. Tio preskaŭ ĉiam estas okazaĵo:

La leciono komenciĝis.
La koncerto komenciĝas.
Komenciĝos nova epoko.
fini = kaŭzi finon. Fini estas uzata kun ordinara objekto aŭ kun I-verba objekto. La objekto estas tio, pri kies fino temas. La subjekto de fini estas preskaŭ ĉiam persono:

La preleganto finis sian paroladon.
Li baldaŭ finos paroli.
finiĝi = eniri en finan fazon, atingi sian finon (per si mem). La subjekto de finiĝi estas tio, pri kies fino temas. Tio preskaŭ ĉiam estas okazaĵo:

La prelego finiĝis.
La danco finiĝas.
Finiĝos ankoraŭ unu tago.
Ne diru do: *La leciono finis.* *Kiam komencos la koncerto?* Se oni aŭdas tian frazon, oni volas scii, kion la leciono finis, kaj kion la koncerto komencos. Diru: La leciono finiĝis. Kiam komenciĝos la koncerto? Temas ja pri okazaĵoj, kaj okazaĵoj normale komenciĝas kaj finiĝas.

Iafoje tamen okazaĵo povas kaŭzi, ke alia afero komenciĝas aŭ finiĝas: La unua mondmilito komencis novan epokon en la homa historio. La subjekto ja estas okazaĵo, sed temas pri la komenco de la objekto, pri la komenco de nova epoko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

ReVo  -iĝ en ReVo