-ism-

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-, -ip-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -el-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-j-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-pj-,
-t-, -tet-, -uk-.

vdr

La esperantlingva sufikso "-ism-" al vortradiko aldonas la signifon de "doktrino, movado, sistemo, agmaniero" kaj simile. Iafoje vorto kreita per la sufikso ankaŭ montras unuopan ekzemplon de ia speciala agmaniero. La signifo de la afikso tre varias, kaj tre dependas de la vortradiko, post kio ĝi staras.

La afikso -ism- estis oficialigita en 1919 en la Dua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro de Esperanto.

Ekzemploj [1][redakti | redakti fonton]

Post persona nomo

Post vorto por adepto de fama persono

Post temo aŭ karakterizaĵo de la sistemo aŭ doktrino

  • koloniokoloniismo = ekspluatado de kolonioj fare de forta ŝtato
  • spiritospiritismo = kredo, ke eblas kontakti spiritojn de mortintoj
  • vegetara → vegetarismo = sistema nemanĝado de viando
  • komuna → komunismo = politika sistemo bazita sur komuna posedado
  • kapitalokapitalismo = ekonomia sistemo de privata kapitalposedo
  • kubokubismo = stilo de pentrado, kiu uzas kubecajn figurojn
  • alkoholoalkoholismo = malsana dependeco de alkoholo
  • plumbo → plumbismo = malsano pro veneniĝo de plumbo
  • internacia → internaciismo = sistema strebado al internacia kunlaboro
  • nova → novismo = tendenco ĉiam voli krei ion novan
  • ...adas → adasismo = (mallerta) rimado pere de sufiksoj (ekz. -ad-), ekzemplo de tia rimado (ekz. kantadas — amadas)

Post speco de persono, montranta agmanieron de tia persono

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ekzemploj cititaj el PMEG

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]