-i-

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-t-, -tet-,
-uk-, -un-.

-i- konsidereblas kiel sufikso aŭ kvazaŭsufikso en Esperanto, en la senco krei el baza vorto de etnonomo koncernan landonomon, koresponde al la tria signifo de la plursignifa sufikso -uj-. Ĝia uzo ne estas rekomendata de la Akademio de Esperanto, sed la decido estas lasata al la ĝenerala lingvouzo. Tamen ne estas ĝenerala konsento ke entute temus pri sufikso: eblas konsideri la en la 20-a jarcento kutimiĝintajn landonomojn kiel Ĉini'", "Germani'", "Itali'", "Japani'", "Korei'", "Litovi'" ktp. kiel apartajn vortoradikojn pri ŝtatoj, kiuj nur laŭ nacilingva etimologio parencas al la similsonaj etnonomoj ĉin'", "german'", "ital'", "japan'", "kore'", "litov'" ktp., sed estas sendependaj vortoradikoj.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La koncerna parto de la 8-a Aldono jene tekstas:

La sufikso -io
La Akademio, konsiderante, ke la Lingva Komitato, kiam ĝi en 1922 malkonsilis la enkondukon de la sufikso -io por formi landnomojn, bazis sian decidon sur la konstato de la tiama uzado;
konstatante, ke nuntempe, malgraŭ tiu oficiala malkonsilo, la uzado de tiu sufikso -io ne malkreskis, sed male disvastiĝis;
memorante la vojon, indikitan de Zamenhof en la Antaŭparolo al la Fundamento por ebligi senrompan evoluon de la lingvo, kaj konsistantan en la propono de formo nova, uzebla paralele kun la malnova formo;
opinias, ke la okazo de la sufikso -io apud la Fundamenta -ujo por ricevi pli internaciajn formojn de landnomoj estas ĝusta apliko de tiu Zamenhofa metodo;
kaj, nuligante la antaŭan malkonsilon de la Lingva Komitato, sed ne ŝanĝante ĝin al rekomendo, lasas al la ĝenerala uzado libere decidi pri la venko de la pli oportuna formo.
RIMARKO: Pri tiu teksto, el 43 membroj de la Akademio voĉdonis 41; ne voĉdonis 2; la demandon pri -io jesis 33 kolegoj, neis 5, sin detenis 3.

Laŭ iuj ĝi estas ofte misuzata sufikso, kiu anstataŭas la oficialan sufikson -uj- por signifi "lando de (landano-nomo)". Do, brito loĝas en Britujo/Britio, franco loĝas en Francujo/Francio. La uzo de -i- naskiĝis pro la maloportuneco de la sufikso -uj-, plursignifa, kaj pro la ne ĉiam konvena uzo de -land-; supozeble, la elekto de tiu nova sufikso ekis pro la ofteco de la finaĵo -ia en multaj latinaj kaj latinidaj nomoj, ekz-e Francia, Hispania, Italia, aŭ -ija en multaj korespondaj landnomoj de slavaj kaj ankaŭ baltaj lingvoj.

La propono trovis malemon inter kelkaj parolantoj de Esperanto, sed ĝi sufiĉe rapide disvastiĝis.

Laŭ la argumentoj de la kontraŭuloj, bedaŭrinde, iismo kaŭzas konfuzon ĉar ekzistas landoj kies radiko havas i. Jen akademia listo de ili:

Alĝerio, Aŭstralio, Bolivio, Ĉilio, Fiĝioj, Gambio, Ĝibutio, Haitio, Indonezio, Jordanio, Kolombio, Liberio, Libio, Malajzio, Malavio, Malio, Maŭricio, Niĝerio, Sent-Lucio, Sirio, Sovetio (mallongigo de Sovetunio), Tanzanio, Tunizio, Zambio

Jen la konfuzo: Ĉu BolivoBoliviano loĝas en Bolivio? Ĉu Niĝero loĝas en Niĝerio? Se oni neniam uzus -i- anstataŭ la oficialan -uj-, tia ĉi konfuzo ne povus ekzisti.

Alia maldezirinda rezulto de iismo estas la disvastiĝo de la supozo, ke -i- signifas "lando" (anstataŭ "lando de landano-nomo"). Estus malĝusta simpligo fini landonomon per -io se oni havus dubon pri la ĝusta nomo, kaj krei neekzistantajn formojn kiel "Kanadio" aŭ "Usonio".

Do, ankoraŭ restas homoj kiuj kontraŭas tiun uzadon kaj opinias ke -uj- estas pli fundamenta kaj klara, kaj tial preferinda.

Tamen, la polemiko estas apenaŭ utila. Granda parto de la esperantistoj konsideras ke -i- estas pli natura kaj moderna, kaj tial preferinda.

En la komenco de la uzado, la Akademio de Esperanto faris deklaron kontraŭ tiu uzado. Tamen, la parolantoj ne sekvis tiun rekomendon. Post la konstato de tiu fakto, la Akademio deklaris, ke la sufikso -i- povas anstataŭi la sufikson -uj-, kvankam aldonante ke principe "nur se tiel ĝi formas internacian nomon".

Ŝajnaj uzoj de -i-[redakti | redakti fonton]

L. L. Zamenhof pritraktis landonomojn en sia Lingva Respondo 47 (Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291). Li rekomendis -i- por distingi kelkajn landojn de samenomataj urboj. Li tiel rezonis laŭ ekzistantaj nomoj kiel Alĝero-Alĝerio kaj Tunizo-Tunizio. (Tamen, oni atentu pri Brazilio-Brazilo.) Tial ĉi oni ofte trovas neoficialajn nomojn kun -i-. Ekzemple, Meksikio anstataŭas la oficialan kaj tradician Meksiko; Nov-Jorkio anstataŭas la tradician Nov-Jorko, ks. Rimarkindas, ke tiu ĉi uzo de -i- ne rilatas al la anstataŭo de -uj- per -i-.

Tradicie, Meksiko estas nomo de urbo, ŝtato, kaj lando. (Ĉu Meksikio estas ŝtato aŭ lando?) Bonsorte, oni povas distingi la urbon, ŝtaton, kaj landon per la nomoj Meksikurbo, Meksikoŝtato, kaj Meksiko (aŭ Meksika Lando). La Zamenhofa uzo de -i- eble ne kaŭzas multajn problemojn. Tamen, kiam oni ne povas distingi ĝin de la nezamenhofa anstataŭo de -uj- per -i-, aperas pli da duboj. (Kiu loĝas en Meksikio: Meksiko, Meksikano, aŭ Meksikiano?)

Eble Zamenhof instigis iismon, kiam li skribis, ke la nomoj de tri Eŭropaj regnoj (Aŭstrujo, Belgujo, kaj Svisujo) eble skribiĝu kun -i-. Li konstatis, ke laŭ multaj homoj, aŭstroj, belgoj kaj svisoj ne estas gentoj. Parenteze, la landonomoj Aŭstrio, Belgio kaj Svisio iĝis multe uzataj, sed la nomoj aŭstroj, belgoj kaj svisoj por la civitanoj de tiuj ŝtatoj restas.

Nelanda -i-[redakti | redakti fonton]

La litero "i" kaŭzas konfuzon kiel ŝajna sufikso pro ripetiĝo en la fino de multaj radikoj venintaj el latinidaj lingvoj. Tio okazas ĉe nomoj de teĥnikoj kaj ties aparatoj (ekzemple mikroskopo/mikroskopio, telegrafo/telegrafio), de fakoj kaj ties fakuloj (filozofo/filozofio, geologo/geologio) kaj de sistemoj kaj ties iel koncernataj homoj (demokrato/demokratio, burokrato/burokratio).

Iismo[redakti | redakti fonton]

Iismo estas la kutimo anstataŭigi la sufikson -uj- per la sufikso aŭ radikero[2] -i- kiam temas pri nomo de lando aŭ la hejma regiono de iu etno. Esperantisto, kiu sisteme sekvas la iisman kutimon uzi -i- por certaj landonomoj estas iisto.

La populareco de iismo estas ade kreskinta dum multaj jaroj, kaj nuntempe ĝi estas pli kutima ol la tradicia (Zamenhofa) sufikso -uj-, kiun uzas nur la plej konservativaj esperantistoj[mankas fonto].

Argumentoj kontraŭ -i-[redakti | redakti fonton]

En la libro La Bona Lingvo, Claude Piron kontraŭas al la uzo de la postafikso -i-.[mankas fonto]

La eseo Rusoj loĝas en Rusujo, verkita de Anna Löwenstein kunlabore kun pluraj aŭtoroj, estas pledo por la uzado de la postafikso -uj-.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]