Rusoj loĝas en Rusujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rusoj loĝas en Rusujo
Aŭtoro Anna Löwenstein
Eldonjaro 2007
Urbo Milano
Eldoninto Federazione Esperantista Italiana
Paĝoj 95
v  d  r
Information icon.svg

Rusoj loĝas en Rusujo estas libro kunordigita de Anna Löwenstein kaj eldonita en 2007 de Federazione Esperantista Italiana. Ĝi konsistas el diversaj eseoj pri landnomoj kaj problemoj kiuj rezultiĝas de la uzo de la nefundamenta pseŭdosufikso -io. La titolo devenas el ekzerco en la Fundamento de Esperanto, kiu instruas pri la formado de landnomoj de popolnomoj.

-io[redakti | redakti fonton]

Iuj eseoj donas historion kiel, kial, kaj kiam -io aperis en Esperanto. Laŭ historia sekcio de M. C. Butler la tiutempa Akademio de Esperanto unue malaprobis -io en 1908 sed tiama redaktoro (kiu subtenis -io) de la gazeto Esperanto publikigis trompe ke -io estis akceptita. Tiel homoj ekuzis ĝin, kaj okazis dua oficiala voĉdonado kontraŭ -io en 1922. Sed la redaktoro de la gazeto ne raportis tiun rezulton. Dume pliaj Esperantistoj uzis -io pro miskredo ke ĝi jam estis aprobita oficiale, kaj SAT ekkuraĝigis ĝian uzon. Finfine en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro en 1974 la Akademio cedis kaj nuligis siajn antaŭajn malaprobojn, pro tio ke -io tiom disvastiĝis inter Esperantistoj. La plejmulto diskutas kiaj estas problemoj pri ĝi kaj kial oni preferu la fundamentan sufikson -ujo.

La ĉefa argumento baziĝas sur tio, ke -io kondukas al multa konfuzo inter eĉ spertaj Esperantistoj inter landnomoj kun la pseŭdosufikso -io kaj landnomoj kies radiko finiĝas per i, kaj Esperantistoj ofte fuŝas kiam ili devas nomi membron de popolo, sciante la landon. Ekzemple ne estas evidenta diferenco inter la landnomoj Ĉilio kaj Ĉinio, sed la loĝantoj de Ĉin/io estas ĉinoj, dum la loĝantoj de Ĉili/o estas Ĉilianoj. Oni devas parkerigi liston de esceptoj. Sed -ujo evidentigas ke la landnomo (ekzemple Ĉinujo) baziĝas sur la popolnomo (ĉino), kaj ke i ne estas fina litero de la radiko de la landnomo (kiel Ĉili-) al kiaj radikoj oni aldonas -ano por krei membron de tiu lando (ĝuste kiel uson/anoj loĝas en Uson/o).

Alia argumento estas ke -io ne funkcias konsekvence kiel aliaj sufiksoj, kiuj povas esti uzataj memstare: dometo estas eta domo, sed Ĉinio ne estas ia ĉino. La vorteto io jam havas tute alian rolon en la lingvo. Krome la aliaj sufiksoj ĉiuj inkluzivas konsonanton kaj pli longas ol unu litero (et, um, eg, sed i).

-lando[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ estas menciata tio, ke la fundamenta sufikso -lando kaŭzas similajn problemojn: en Pollando kaj Svislando loĝas poloj kaj svisoj, sed en Irlando kaj Nederlando ne loĝas iroj kaj nederoj, sed irlandanoj kaj nederlandanoj. Do oni argumentas ne uzi -lando anstataŭ -ujo, por eviti konfuzon kun landnomoj kun land kiel parto de la radiko (Pol/ujo kaj Nederland/o).

Kroma argumento de kelkaj kontribuintoj estas tio ke Pollando ne estas internacia formo, nur angleca formo; simile pri Svislando.

Aliaj enhavoj[redakti | redakti fonton]

La libro enhavas ankaŭ kelkajn poemojn, dialogojn, instrumaterialojn por komencantoj, ekzempla analizo de ŝtatnomoj en Germanujo, kaj listo de landnomoj.

Listo de kontribuintoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]