Pri Landnomoj – La sistemo de Dro Zamenhof. Rimarkoj pri la Propraj Nomoj en Esperanto kaj ilia transskribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Pri Landnomoj
– La sistemo
de Dro Zamenhof. Rimarkoj
pri la Propraj Nomoj
en Esperanto
kaj ilia transskribo
Pri Landnomoj – La sistemo de Dro Zamenhof. Rimarkoj pri la Propraj Nomoj en Esperanto kaj ilia transskribo
Aŭtoro Théophile Cart
Eldonjaro 1927
Urbo Jaslo
Eldoninto Esperantista Voĉo
Paĝoj 16
v  d  r
Information icon.svg

Pri Landnomoj – La sistemo de Dro Zamenhof. Rimarkoj pri la Propraj Nomoj en Esperanto kaj ilia transskribo [1], estas libreto verkita de Théophile Cart kaj eldonita de Esperantista Voĉo el Jaslo, Polujo. La eldono datiĝas de 1927. La verko estis dediĉata al Hans Jakob.

Citaĵo
 ...Sed estas kontraŭe al la principo mem de Esperanto uzi kiel sufikson ian finaĵon, donante al ĝi signifon alian, ol ĝi havas kiel sendependa vorto, kaj tia estas la okazo por "io", nedifinita pronomo, ne lando. Sekve la Lingva Komitato rifuzis en 1922 oficialigi la sufikson "io" por landnomoj per 74 voĉoj kontraŭ 5, kaj konsilis la fidelecon al la Fundamenta sistemo (Ekzercaro §§ 20, 26, 27 kaj Universala Vortaro). 
— Antaŭvorto

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tiu libreto, malgranda sed grava resumas la teorion de la landnomoj ĉe D-ro Zamenhof. En la komenco1887-1896 regis ĉe Zamenhof konsekvenca sistemo de Ujo, ne nur por landoj loĝataj de kiel Francujo, Germanujo, Rusujo sed ankaŭ por pure geografiaj konceptoj : Galicujo, Moravujo, Stirujo, Slavonujo malgraŭ tio ke ne ekzistas lingvanoj aŭ loĝantoj galicoj, moravoj, stiroj aŭ slavonoj. Pro la emo ĉion igi regula kaj forigi la esceptojn Zamenhof aplikis Ujo al ĉiuj landoj : Kanadujo, Brazilujo, Ĉilujo, Meksikujo, Palestinujo, k.t.p. Poste pro la vasta korespondado, kompilado de adresaroj kun miloj adresoj Zamenhof rimarkis nesufiĉan internacion de la absolutaj uj-formoj kaj internaciajn nomojn plimallongajn pli naturajn. Li do komencis provi la nomojn Holando, Kanado, Brazilo, Meksiko, Palestino, Argentino. En 1902 Zamenhof publike aprobas la sistemon kun lando same absolutan kaj nenaturan kiel la absoluta sistemo kun Ujo. Tio estis la propono de Paul Fruictier redaktinto de Lingvo Internacia. Kaj kun la Majstra sankcio disfloris stranga serio : Aŭstrolando, Belglando, Bohemlando, Brazillando, Meksiklando, Palestinlando, Kanadolando, k.t.p. La kvara maniero kun Io aperas timeme jam en la adresaroj. Anstataŭ unuatempaj Alĝerujo, Moravujo, Galicujo, Silezujo ni vidas en 1904 aperi : Alĝerio, Moravio, Silezio, Galicio kune kun la fundamentaj formoj de la Krestomatio : Georgio, Kalifornio. En 1906 en la verketo "Homaranismo" provas rekte la uzon de Io por formi landon kun la nomo de la ĉefurbo ekz. : Parizo, Parizio (Francujo), Londono, Londonio (Anglujo), Peterburgo, Peterburgio (Rusujo), k.t.p. Post la malsukceso de tiu ridinda provo, en 1911 en Lingvaj Respondoj li proponas Brazilio, Ĉilio, Tunizio, Meksikio, Alĝerio. En la Biblio 1911-1916 ni vidas ankaŭ : Asirio, Samario, Mezopotamio. La kvina maniero estis speco de evito rekte nomi la landon : la lando Egipta, la lando Galilea, lando de Moab, lando de Edom, k.t.p. ĉu pro deziro sekvi originalan tekston ĉu por plibeligi la stilon, tion oni ne scias. La sesa maniero de Zamenhof estis la uzo de origina nomo sen iu ajn sufikso aŭ finaĵo. Adam, Abel, Babel, Karmel, Edom, k.t.p. 
— Historio de Esperanto, volumo 2, p. 663-664
Citaĵo
 ...Kun la tuta repekto kiun ni ŝuldas al la Majstro, ni tamen konstatas ke lia tuta uzado de la landonomoj fine estas sensistema... 
— 1928, Petro Stojan, Esperanto

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 5531, paĝo 455

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]