Aktoj de la Akademio 1963-1967

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Aktoj de la Akademio 1963-1967
Aktoj de la Akademio 1963-1967
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1968
Urbo Roterdamo
Eldoninto Akademio de Esperanto
Paĝoj 75
v  d  r
Information icon.svg

Aktoj de la Akademio 1963-1967 estas raporto de la Akademio de Esperanto pri ties agadoj de la indikita periodo. La libreto estis eldonata en Roterdamo en 1968. Krom la lingva parto, la verko enhavas mallongan historion de la Esperantaj lingvaj institucioj, la statuton de la Akademio de Esperanto kaj liston de la akademianoj.

La precipa temo de la koncernaj decidoj de la Akademio estas la ata-ita-diskuto.

Citaĵo
 ...Mi tro bone scias, ke la lastan vorton en ĉiuj lingvaj problemoj diktas la uzado... 
— p.37
Citaĵo
 ... la Akademio rekomendas eviti pliajn diskutojn pri tiu temo, kaj esperas, ke oni en harmonio lasos al la praktika uzado, kiu en ĉiu vivanta lingvo estas la sole fakta definitiva instanco, restarigi ankaŭ sur tiu ĉi punkto, laŭ la vortoj de Zamenhof, "tiun severan unuecon, kiu por lingvo estas multe pli necesa, ol ĉiu ŝajna aŭ eĉ vera perfekteco"... 
— p. 43

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]