Brunetto Casini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brunetto "Bruĉjo" Casini
Persona informo
NomoBrunetto "Bruĉjo" Casini
Dato de naskiĝo23-a de majo 1954
NaskiĝlokoPizo
Aĝo69
Okupoj kaj profesioj
Okupojeldonisto kaj esperantisto
Geografio
Ŝtatoitala
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Brunetto "Bruĉjo" Casini ([bruneto kasini] ; naskiĝis la 23-an de majo 1954 en Pizo) estas itala eldonisto kaj esperantisto.

Verkistoj en Antverpeno dum la UK 1982: Georges Lagrange, Tibor Sekelj, Aldo de' Giorgi, William Auld kaj eldonisto Brunetto Casini.

Li eklernis Esperanton en 1970.

En 1972 li organizis, kune kun Giuseppe Martini, la 43-an Italan Kongreson de Esperanto en Pizo (poste, ili tie denove okazigis la Kongreson en 1987 kaj en 2007).

En 1973 li estis elektita en la estraro de la Itala Esperantista Junularo (IEJ), kaj en 1974 li iĝis Ĝenerala Sekretario de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, posteno kiun li tenis, daŭre reelektita, ĝis 1980. De 1980 ĝis 1981 li estis Vicprezidanto de TEJO.

En 1977, kiel estrarano de IEJ, li ankaŭ lanĉis la Internacian Junularan Festivalon (IJF), kiu rapide fiksiĝis kiel unu el ĉefaj internaciaj junularaj kunvenoj de esperantistoj.

Dum tiuj kaj sekvantaj jaroj li estis en la komitato de UEA kiel reprezentanto de TEJO kaj poste de ISAE. Tie li rolis kiel membro de la Financa Komisiono kaj poste kiel Kontrevizoro.

La 13an de decembro 2009 la Konsilio de Fondumo Zamenhof (Bjalistoko, Pollando) [1] elektis lin prezidanton de la Fondumo por la trijara periodo 2010-2012.

Historio kiel eldonisto kaj ĵurnalisto[redakti | redakti fonton]

En 1975, kunlabore kun la eldonejo La Nuova Frontiera, Brunetto Casini eldonis en Esperanto la poemkolekton La doloro de la itala poeto Giuseppe Ungaretti.

Poste, en 1977, li fondis propran eldonejon, Edistudio[2], kiu dum pli ol 30 jaroj eldonis centojn da libroj en kaj pri la internacia lingvo.

En 1982, por la Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno, li aranĝis kontrakton kun la monda kompost-firmao CompuGraphic, kiu pruntis fotokompostilon al la UK por prepari ĉiutagan eldonon de Heroldo de Esperanto, redaktita de Ada Fighiera Sikorska kaj presita de Torben Kehlet. La kutimo dumkongrese publikigi tagan informilon, kutime kun titolo Kongresa Kuriero, de tiam fariĝis tradicio. Li poste denove redaktis la Kongresan Kurieron dum UK 1990 (en Havano), UK 1991 (en Bergeno), UK 2008 (en Roterdamo), UK 2009 (en Bjalistoko).

En 2017 li formulas interkonsenton kun Fabricio Valle por fikse kunlabori al lia "Heroldo de Esperanto".

Agado en la itala movado[redakti | redakti fonton]

En 2006, dum la Universala Kongreso de Esperanto en Florenco, li respondecis pri la Gazetara Servo.

En 2007 li organizis en Pizo la 74-an Italan Kongreson de Esperanto. Ekde oktobro 2007 li estis Respondeculo pri Kongresoj de la Itala Esperanto-Federacio kiel elektita membro de la Nacia Konsilantaro kaj, de aŭgusto 2009, de la Nacia Estraro. En tiu tasko li organizis la kongresojn de Groseto (aŭgusto 2008), Casino (aŭgusto 2009), Linjano Orsabla (aŭgusto 2010), Torino 2011 kaj Mazaradelvalo 2012.

De novembro 2007 li estas Prezidanto de la Esperanto-grupo de Pizo.

En septembro 2008, laŭ lia iniciato, okazis en la ĉirkaŭaĵoj de Pizo la unua Semajno de Kulturo Internacia (SKI), organizata de la Itala Esperantista Junularo kunlabore kun la komunumoj de San Giuliano Terme, Vecchiano, Calci, Vicopisano, Buti, Cascina kaj la Provinco de Pizo.

En aŭgusto 2018 li denove elektiĝas al Nacia Komitato de Itala Esperanto-Federacio kaj en ĝi li transprenas kunrespondecojn pri la alfronto de Briteliro kaj pri Instruado. Kadre de tiu lasta respondeco li organizas "Lingva Seminario"n en Marina di Pietrasanta (28 aprilo-1 majo 2018)[3]

En 2021 li atingis akcepton de granda instruprojekto, titolita “30 oraj horoj”, tra la Regiona reprezentanto de la Instru-ministerio, projekto al kiu Regiona ministeria reprezentanto invitis ĉiujn Superajn lernejojn de la teritorio (pli ol 600, por entute 160 mil studantoj), kaj al kiu aliĝis pluraj dekoj da instruistoj, individue aŭ eĉ grupe por plenaj lernejoj, kiuj nun sekvas rapidan retan kurson de Esperanto kaj ties didaktika, por tuj poste tion instrui al siaj lernantoj.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-03-01. Alirita 2021-12-29.
  2. http://www.edistudio.it
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-29. Alirita 2022-03-15.
  4. https://sezonoj.ru/2022/05/bet-128/ BET-56: Bruĉjo Kasini pri la projekto “30 oraj horoj”