Fabrício Valle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fabricio Valle)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Fabrício Valle
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1956 (1956-03-07) (68-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Fabrício Rodrigues VALLE (naskiĝis la 7-an de marto 1956) estas brazila esperantisto, instruanto de Esperanto kaj entreprenisto, kiu redaktis la revuon Esperanto – oficiala organo de UEA – de la januara numero en 2014 ĝis la aprila numero en 2016. Fabrício Valle vivas en Trindade.

Laŭ memprezento en la retejo Rede Esperanto, li lernis Esperanton en 1971, kiam li komencis studi la lingvon en la Esperanto-Instituto de Gojaso (Instituto Goiano de Esperanto). Aktiviĝinta en la Esperanto-movado, en la sekvaj jardekoj li estis interalie prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Esperanto-Instituto de Gojaso, kasisto kaj prezidanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo (Juventude Esperantista Brasileira), direktoro kaj prezidanto de la historia Brazila Esperanto-Asocio (Associação Brasiliense de Esperanto) kaj direktoro pri edukado kaj prezidanto de la Federacia Konsilio de Brazila Esperanto-Ligo (Liga Brasileira de Esperanto). Kiel volontula laboristo, sed kun krompago, li estis la kunordiganto de la liga librejo kaj redaktoro de la revuo Brazila Esperantisto[1].

En 2013 li elektiĝis redaktoro de la revuo Esperanto[2][3]. En prezenta intervjuo kun li, la reta sendependa movada bulteno Libera Folio malkaŝis, ke li ekde jardeko ne plu estis individua membro de UEA, "sed nun promesas aliĝi", ĉar "legante la novan strategian planon li trovis en ĝi multajn el siaj propraj vizioj"[4]. En novembro 2015 li anoncis publike sian demision, redaktonte la aprilan numeron de 2016 kiel lastan.

En junio 2016 Fabrício Valle anoncis ke li aĉetis Heroldon de Esperanto, partnere kun Paulo Lima[5]. Li esperas triobligi ĝian abonantaron dum 2017, kaj jam en 2018 klopodi aperigi sian renovigitan gazeton sur 24 paĝoj dufoje monate.[6]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Facebook : Fabrício Valle ĉe Facebook.

Referencoj[redakti | redakti fonton]