Brazila Esperanto-Ligo
Brazila Esperanto-Ligo (BEL), komence Brazila Ligo Esperantista, estis fondita la 21-an de julio 1907[1] kaj agnoskita kiel "utila por la nacia publiko" la 21-an de oktobro 1921. Ĝi kunordigas la Esperanto-movadon en Brazilo. La Ligo disponas pri vikiopaĝo por kunredaktado de la historio de la Esperanto-movado en Brazilo.[2]
Agado[redakti | redakti fonton]
Interalie Brazila Esperanto-Ligo:
- Eldonas la revuon Brazila Esperantisto
- Havas librovendejon kun verkoj en kaj pri Esperanto[3]
- Havas bibliotekon;
- Organizas korespondajn kursojn;
- Peras abonojn de Esperanto-gazetoj
- Okazigas ĉiujare Brazilan Kongreson de Esperanto
Estraro[redakti | redakti fonton]
Por la mandato 2019–2022 estas membroj de la estraro[4]:
- Prezidanto: Evandro F. de Avellar
- Vicprezidanto: José Querino de Macedo Neto
- Financa direktoro: Fernando J. P. Maia Junior
- Kasisto: Sônia Maria Alves Lucio
- 1-a Sekretario: Rodrigo Tavares P. de Medeiros
- 2-a Sekretario: Leandro Oliveira Freitas
- 3-a Sekretario: Márcia Maria Cunha de Avellar
Vidu Ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Adreso: SDS Ed. Venâncio III Sala 303, 70.393-902, Braziljo, Brazilo.
- ↑ Vikiopaĝo por kunredaktado de la historio de la Esperanto-movado en Brazilo.
- ↑ Reta libroservo
- ↑ Sekcio "Sobre nós" (Pri ni) el la retejo de BEL portugale.
|