Esperanto-Asocio de Irlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Esperanto-Asocio de Irlando (irlande: Cumann Esperanto na hÉireann, angle: Esperanto Association of Ireland) estas la oficiala esperantista asocio en Irlando, kunigante la esperantistojn de la Respubliko de Irlando kaj tiuj de Nord-Irlando. Ĝi estas ligita kun UEA.

prezidanto[redakti | redakti fonton]

La unua Esperanto-grupo en Irlando estis la Grupo Esperantista Dublino, fondita en 1905. En 1907 fondiĝis la Irlanda Esperanto-Asocio sub prezido de E.E,. Fournier d’Albe. Al la unua estraro apartenis Joseph M. Plunkett, unu el la sep subskribintoj de la Proklamo de la Irlanda Respubliko en 1916. Dum la Unua Mondmilito (1914-1918), la Esperanto-movado dormetis. Post la milito, Fred Douglas, tiama sekretario de la Dublina Grupo klopodis por revivigi la movadon en Dublino. En 1925, ĝi estis reorganizita. De 1925 ĝis 1930, la Irlanda Esperanto-Asocio progresis. Ĝi aranĝis klasojn, kunvenojn kaj prelegojn. Inter tiuj jaroj ĝi eldonis gazeton, Irlanda Esperantisto. En la sama periodo, fondiĝis la Esperanto-sekcio de la Societo de Modernaj Lingvoj en Dublino. En la kadro de tiu socio, oni multe propagandis favore al Esperanto. En 1927, juna ŝtatservisto, Lorcán Ó hUiginn aliĝis al la Asocio kaj postnelonge iĝis ĝia Honora Prezidanto. Li fariĝis ĉefdelegito de UEA kaj eldonis du gazetojn La Kolombo kaj Irlando Vokas. Je la sama tempo aktivis la Irlanda Ligo de Katolikaj Esperantistoj. La neŭtrala Irlanda Esperanto-Asocio kaj ILKE amike kunlaboris kaj propagandis. Liam Kirk nomas la periodon 1934-35 "la Oraj Jaroj" - kun multe da agado kaj multaj membroj. Oni konstante kunvenis, dancis, ekzamenis kaj festis. Ne ĉio haltis dum la militjaroj. En Ballina, nova juna esperantisto, Liam Ó Cuirc (angle: Kirk), fondis lokan klubon kaj multe propagandis. Tio klubo certe estis la plej okcidenta en Eŭropo. Liam fariĝis Sekretario kaj poste Prezidanto de la Irlanda Esperanto-Asocio. Dum la Dua Mondmilito, esperantistoj en Irlando restis iom izolitaj de samideanoj en aliaj landoj, sed la movado ankoraŭ aktivis ene de la lando. Dum la jaro 1953, multaj komencantoj ĉeestis esperantajn klasojn en la klubejo. En 1969, la Brita kaj la Irlanda Esperanto-Asocioj kune organizis kongreson en Dublino, kiu brile sukcesis. Ĉeestis esperantistoj el 13 landoj. Post la kongreso, oni ”ripozis ĉe la remiloj” ĝis 1970, kiam oni reorganizis la Irlandan Esperanto-Asocion kaj renomis ĝin Esperanto-Asocio de Irlando. Ĝi aliĝis al UEA. La kasisto kaj poste prezidanto estis Christopher Fettes, onklo de Mark Fettes. Joy Davies iĝis sekretario kaj kasisto. Liam Kirk ĝuste priskribas ŝin kiel “unu el la plej kompetentaj sekretarioj, kiun la Asocio iam havis”. Malgraŭ la malfacilo varbi novajn membrojn, la Asocio multflanke progresis ĝis la fino de la jarmilo. Granda sukceso estis internacia renkontiĝo en Dublino post la Universala Kongreso en Brajtono (Anglio) en 1989. Lastatempe, pro amasa enmigrado en Irlandon de eksterlandanoj (precipe el la ŝtatoj-membroj de EU), pluraj nun partoprenas esperantajn aranĝojn kaj aliĝas al la Asocio , tiel reviglante la tiea movadon. En varbado de novaj membroj, la reto ludas gravan rolon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]