Ĝermolisto de kanadaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lorcán Ó hUiginn)
Jump to navigation Jump to search
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Henrik Bauermeister[redakti | redakti fonton]

Henrik BAUERMEISTER (naskiĝis en 1912, mortis la 20-an de decembro 1990 en Otavo, Kanado) estis dumviva membro de UEA.

A. P. Beauchemin[redakti | redakti fonton]

A. P. BEAUCHEMIN [boŝMEN] estis franca kanadano kaj pioniro de Esperanto en Kanado. Li fondis la grupon "La Lumo" en 1901, kaj estis redaktisto de la gazeto La Lumo. Li estas membro de la Lingva Komitato en 1907.

C[redakti | redakti fonton]

Mary Clark[redakti | redakti fonton]

Mary CLARK estis pioniro de la Esperanto-movado en Kalgario. Ŝi estis fratino de la esperantisto Karl Clark, kemiisto fama pro evoluigo de metodo elpreni oleon el la gudrosablo kiu estas sub grandaj partoj de la tereno en la provinco Alberto.

J[redakti | redakti fonton]

David W. M. Jenkins[redakti | redakti fonton]

David W. M. JENKINS lernis Esperanton jam en la jaro 1905. Li servis kiel la unua prezidanto de la postmilite refondita Kanada Esperanto-Asocio (1958-61).

M[redakti | redakti fonton]

Guy Matte[redakti | redakti fonton]

Guy MATTE (naskiĝis la 12-an de junio 1947 en Saint-Ubalde (Kebekio)) estas kanada esperantisto, kiu esperantistiĝis en la jaro 1968. Li servis en la estraro de Kanada Esperanto-Asocio kiel kasisto (1970-1971) kaj sekretario (1972-1973). Guy ankaŭ reprezentis Kanadon en la Komitato de UEA (1971-1974).

O[redakti | redakti fonton]

Ron Ogram[redakti | redakti fonton]

Ron OGRAM (naskiĝis en 1944, mortis pro korinfarkto en julio 1986) estis vicdelegito en Otavo, Kanado, kaj UEA-fakdelegito pri kvakerismo.

Lorcán Ó hUiginn[redakti | redakti fonton]

Lorcán Ó hUIGINN naskiĝis en Irlando, kie li estis motoro en la Dublina grupo, kaj enmigris al Kanado kiel plenkreskulo. Li prezidis la Kanadan Esperanto-Asocion (1966-1971) kaj estis elektita ties Honora Membro en 1981.

P[redakti | redakti fonton]

Maurice Provost[redakti | redakti fonton]

Maurice PROVOST (naskiĝis en 1924, mortis la 24-an de aprilo 1998 en Montrealo) estis kanada esperantisto kaj dumviva membro de UEA.

S[redakti | redakti fonton]

Kevin Schoedel[redakti | redakti fonton]

Kevin SCHOEDEL (naskiĝdato kaj -loko ĝis nun ne konataj) estas kanada esperantisto kaj komputilisto, vivanta en Waterloo, Ontario. Li studis en la urba universitato, kaj ekde la jaro 2010 laboras kiel infomadikisto de la firmao Intel.[1][2] Laŭ propra informo li lernis Esperanton en 1991,[3] kaj poste registriĝis kiel membro de Junularo Esperantista Kanada.[4] En Esperantujo li aparte konatiĝis kiel kuntradukinto de la romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato (1996) de Harry Harrison. La nomo supozigas ke li devenas el origine germanlingva familio (eventuale unue literumita Schödel), kaj laŭ iuj el liaj komentoj dedukteblas ke li fremdlingve lernis la anglan kaj eble mem denaske germanlingvas, sed pri tio la biografiaj informoj ĝis nun ne sufiĉas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]