Rusia Esperantista Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rusia Esperantista Unio (REU) estas esperantista organizaĵo en Rusio, landa asocio de UEA. Ĝi estis fondita en 1991 por daŭrigo de agado de la tut-sovetunia organizaĵo Sovetrespublikara Esperantista Unio, aperinta en 1989; REU nomas sin "spirita kaj jura heredanto" de ankaŭ la samnoma tutsovetia organizaĵo, kiu funkciis ĝis la 1930-aj jaroj[1].

Laŭ sia propra aserto, REU estas "libervola organizo, kiu celas helpi al aktivaj esperantistoj plivigligi kaj, laŭeble, kunordigi, per- kaj poresperantan agadon en Rusio"[1]. Laŭ statuto de REU, ĝiaj celoj estas[2]:

  • popularigo kaj disvastigo de la lingvo Esperanto;
  • plifirmigo de la paco, evoluigo de la internacia kunlaboro en ĉiuj sferoj de la homa agado helpe de la lingvo Esperanto.

La agadon de REU regulas ĝia Statuto (akceptita en 1991) kaj Ĝenerala regularo kun aldona informo (akceptita en 1999).

Membroj[redakti | redakti fonton]

Membro de REU rajtas fariĝi ajna homo ne malpli ol 18-jara[2] (interalie tiuj, kiuj ne parolas Esperanton[2] aŭ eksterlandanoj, kiuj "volas iel subteni esperantistan vivon en la lando"[1]). La solaj nepraj postuloj al membro de REU estas subteno de la Statuto kaj pagado de kotizo; eblas ankaŭ aliĝo de aliaj organizaĵoj.

Laŭ kotizregularo por 2014[3], individua kotizo por membreco en 2014 estas 250 rubloj (por eksterlandanoj - 20 eŭroj); kotizo por dumviva membreco - 20-oble pli; kolektiva kotizo - 100 rubloj por unu aliĝinta membro kaj 300 rubloj de la tuta kolektivo; por "amikoj de REU" - senpage.

En 2014 REU konsistas el[4]:

Konsisto de REU laŭ jaroj: 2005, 2006, 2007, 2008, 2009, 2010, 2011, 2012, 2013, 2014.

Historio[redakti | redakti fonton]


Dum la lastaj jaroj de Sovetunio en la lando agadis Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU, enfunkciis en 1989). Lige kun la disfalo de Sovetunio, la 10-a Kongreso de SEU la 28-an de decembro 1991 decidis transformi SEU al Rusia Esperantista Unio (REU).

Gvidorganoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Statuto de REU, ĝiaj gvidorganoj estas Konferenco de REU kaj Estraro de REU. La Konferenco estas kunvokata de la Estraro ne malpli ol unufoje en du jaroj; ĝi estas kvoruma, se ĝin ĉeestas pli ol duono de la elektitaj kaj anoncitaj delegitoj. Dum la konferenco okazas elektado de Estraro, korektado de la Statuto ktp[2].

Grigorij Arosev, prezidanto de REU en 2010-2013

La Estraro de REU, elektita en 2010:

La Estraro de REU, elektita en 2013[6]:

La Estraro de REU, elektita en 2015[7]:

Agado de REU[redakti | redakti fonton]

Rusia Esperantista Unio okupiĝas ĉefe pri organizado de esperantistaj renkontiĝoj kaj eldonagado. De REU estas organizataj Rusia Esperantista Kongreso (REK), Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) kaj multaj aliaj lokaj renkontiĝoj.

Atingoj de la lokaj aliĝintaj asocioj ankaŭ parte estas konsiderataj kiel rezultoj de REU-agado[8].

Rusia Esperantista Kongreso[redakti | redakti fonton]

Rusia Esperantista Kongreso (REK) estas ĉefa aranĝo de REU. Ĝi estas organizata preskaŭ ĉiujare; enkadre de REK okazas Konferencoj de REU.

Laŭ la Kongresa regularo, "Rusia Esperantista Kongreso estas tradicia manifestacio de rusiaj esperantistoj. Ĝi celas fortigi ilian solidarecon kaj kunlaboron, progresigi Esperanton en la lando, interŝanĝi sperton de la agado inter la lokaj kaj fakaj organizoj kaj individuaj esperantistoj".


REK Jaro Loko Aliĝintoj
10-a SEU/REK decembro 1991 Kolomna, Moskva provinco
11-a REK 1992
12-a REK 1993
13-a REK 1994
14-a REK 1995
15-a REK 1996
16-a REK februaro 1997 Moskvo 75
17-a REK 1998
18-a REK 1999
19-a REK februaro 2000 Ĉeboksari, Ĉuvaŝio
20-a REK februaro 2001 Serovo, Sankt-Peterburgo
21-a REK kun EoLA decembro 2001 Kostroma, Kostroma provinco
22-a REK decembro 2002 Puŝĉino, Moskva provinco 47
23-a REK kun EoLA februaro 2004 Volgogrado, Volgograda provinco
24-a REK kun EoLA aprilo 2005 Jekaterinburg, Sverdlovska provinco
25-a REK kun EoLA marto 2007 Tiĥvin, Leningrada provinco
26-a REK 27-a de majo 2010 - 31-a de majo 2010 Sankt-Peterburgo 239[9]
27-a REK 20-a de oktobro 2011 - 23-a de oktobro 2011 Ĉeboksari, Ĉuvaŝio[10]

Rusiaj Esperanto-Tagoj[redakti | redakti fonton]

Rusiaj Esperanto-tagoj (RET) estas somera Esperanto-renkontiĝo, unu el ĉefaj aranĝoj de REU. Ĝi okazas post kiam OkSEJT ŝanĝis la koncepton, iĝis instrua kaj paroliga aranĝo speciale por komencantoj. La unua RET okazis en 1998 en Jelec (Lipecka provinco).

Listo de pasintaj RET:

Numero, dato Loko
RET-1, 1998 Jelec, Lipecka provinco
RET-2, 2002 Kovrov, Vladimira provinco
RET-3, 2003 Kovrov, Vladimira provinco
RET-4, 2004 Tiĥvin, Leningrada provinco
RET-5, 2005 Jelec, Lipecka provinco
RET-6, 2006 Volĵskij, Volgograda provinco
RET-7, 2007 Primorsko-Aĥtarsk, Krasnodara regiono

RET-7, organizata de REU kaj Volgograda Esperantista Junulara Centro "Stelaro", okazis inter la 18-a kaj 25-a de aŭgusto apud Primorsko-Aĥtarsk ĉe la Azova Maro.

En 2008 RET ne okazis, ĉar anstataŭ ĝi kaj por la sama publiko okazis komuna rusi-ukrainia aranĝo IET (Internaciaj Esperanto Tagoj) sur Tarĥankuto (Krimeo).

EoLA[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto - Lingvo Arta.

Aliaj Esperanto-renkontiĝoj organizataj de REU[redakti | redakti fonton]

Interretaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • En 2010 estis decido pri organizado de retpaĝaro E-kluboj.ru[11]. La enhava kunordiganto de la retejo estis tiama prezidanto de REU Grigorij Arosev. La retejo funkciis dum nelonga tempo, nun ne plu funkcias.

Eldonaĵoj de REU[redakti | redakti fonton]

Rusia Esperanto-Gazeto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Rusia Esperanto-Gazeto.

REU-ekspres'[redakti | redakti fonton]

REU-ekspres' estis presorgano de REU. Ĝi estis modesta informilo per kiu REU urĝe informis siajn anojn.

"Movado"[redakti | redakti fonton]

"Movado" estis revuo eldonita de Kluba kaj Aktivula Fako de REU. La revuon redaktis Andrej Ananjin kunlabore kun Nikolao Gudskov, Jelena Lebedeva, Andrej Liskov, Grigorij Arosev.

REJM[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Rusia Esperantista Junulara Movado.

Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM) estas junulara sekcio de REU (ekde 2005 funkciis memstare[12]). Samtempe ĝi estas landa sekcio de TEJO. Membraro de REJM konsistas ĝuste el membroj de REU ne pli ol 31-jara aĝaj. En 2014 estas 19 membroj de REJM[13]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]