Moskva provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Subjekto de Rusia federacio
Moskva provinco
Московская область

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Federacia distrikto Centra federacia regiono
Administra centro Moskvo
Guberniestro Andrej Vorobjov
Fondita 14-a de Januaro 1929
Demografio
Loĝantaro 7 095 120 loĝantoj
(Stato: 14-a de oktobro 2010)[1]
Loĝdenso 155 loĝ./km²
Oficiala lingvo Rusa
Etnoj rusoj (91,0 %)
ukrainoj (2,2 %)
(Stato: 2002)[2]
Geografio
Areo 45 799 km²[3]
Pliaj informoj
Horzono UTC+3
Poŝtkodoj 140000–144999
Aŭtokodoj 50, 90, 150, 190, 750
OKATO 46
ISO 3166-2 RU-MOS
Retpaĝaro www.mosoblonline.ru
Iran Turkmenistano Ĉinio Kazaĥio Uzbekio Mongolio Japanio Norda Koreio Ĉinio Norvegio Danio Germanio Svedio Usono Finnlando Kirgisistano Georgio Turkio Armenio Azerbajĝano Ukrainio Pollando Litovio Latvio Estonio Blankrusio Norvegio Saĥalena provinco Kamĉatka regiono Jüdische Autonome Oblast Region Primorje Region Chabarowsk Tuwa Ĥakasio Kemerowa provinco Altajo Regiono Altaj Novosibirska provinco Omska provinco Tjumena provinco Tomska provinco Burjatio Regiono Transbaikalio Amura provinco Magadana provinco Autonomer Kreis der Tschuktschen Irkutska provinco Jakutio Regiono Krasnojarsk Autonomer Kreis der Jamal-Nenzen Autonomer Kreis der Chanten und Mansen/Jugra Sverdlovska provinco Ĉeljabinska provinco Kurgana provinco Orenburga provinco Autonomer Kreis der Nenzen Komiio Baŝkirio Region Perm Vologda provinco Karelio Murmanska provinco Arĥangelska provinco Kaliningrada provinco Sankt-Peterburgo Leningrada provinco Tatarstano Udmurtio Kirova provinco Kostroma provinco Samara provinco Pskova provinco Tverja provinco Novgoroda provinco Jaroslavla provinco Smolenska provinco Moskvo Moskva provinco Vladimira provinco Ivanova provinco Mariio Ĉuvaŝio Mordvio Penza provinco Niĵnij-Novgoroda provinco Uljanowska provinco Saratova provinco Brjanska provinco Kaluga provinco Tula provinco Rjazana provinco Orjola provinco Lipecka provinco Voroneĵa provinco Belgoroda provinco Kurska provinco Tambova provinco Volgograda provinco Rostova provinco Astraĥana provinco Kalmukio Dagestano Adigeio Krasnodara regiono Karaĉajio-Ĉerkesio Kabardio-Balkario Stavropola regiono Nord-Ossetio-Alanio Inguŝio ĈeĉenioSituo en Ruslando
Pri ĉi tiu bildo
v  d  r
Information icon.svg
55.537.8
Mapo de la provinco (rajonoeinteilung)

Moskva provinco estas la federacia subjekto de Rusio, la plej dense loĝata provinco de Rusio, situas en Centra federacia regiono. Kelkaj ĝiaj partoj estas fakte apudurboj de Moskvo.

Urbego Moskvo situas ene de Moskva provinco, sed estas aparta federacia regiono. Sidejoj de la provincaj institucioj (estraro, ministerioj ka.) estas ĉefe en Moskvo.

Laŭ volumeno de industria produktado la Moskva provinco okupas la duan lokon inter la regionoj de Rusio (post Moskvo mem).

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondita en la 14 de januaro 1929.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Moskva provinco limas al Moskvo, Kaluga provinco, Smolenska provinco, Tverja provinco, Jaroslavla provinco, Vladimira provinco, Rjazanja provinco, Tula provinco.

La provinco situas en centro de Orienteŭropa ebenaĵo. La reliefo de Moskva provinco estas ĉefe ebena.

La klimato de Moskva provinco estas modera kontinenta, sezoneco estas eksplicita. Someroj estas varmaj, vintroj estas modere malvarmaj. Averaĝaj januaraj temperaturoj estas -10 °C, juliaj 19 °C, jaraj 5 °C.

Ĉiuj riveroj en Moskva provinco apartenas al la baseno de la Volgo. La plej gravaj riveroj de Moskva provinco estas Okao, Moskva, Klazjma.

Urboj[redakti | redakti fonton]

En Moskva provinco situas 77 urboj (2012).

Grandoj urboj de Moskva provinco (2010)[4]
Balaŝiĥa 215 353 Solneĉnogorsk 52 996
Ĥimki 207 125 Dzerĵinskij 47 125
Podolsk 187 956 Kaŝira 41 880
Korolov 183 452 Troick 39 874
Mitiŝĉi 173 341 Protvino 37 308
Luberci 171 978 Naĥabino 36 451
Elektrostal 155 324 Krasnoznamensk 36 057
Kolomna 144 642 Istra 35 106
Odincovo 139 021 Jubilejnij 33 221
Ĵeleznodoroĵnij 131 729 Ŝatura 32 905
Serpuĥov 126 496 Ŝjerbinka 32 836
Oreĥovo-Zujevo 120 620 Kotelniki 32 347
Krasnogorsk 116 738 Moĵajsk 31 388
Sergiev Posad 110 878 Likino-Duljovo 31 331
Ŝĉolkovo 110 380 Tomilino 30 624
Puŝkino 102 840 Luĥovici 29 849
Ĵukovskij 102 729 Dedovsk 29 280
Noginsk 99 762 Vlasiĥa 26 339
Ramenskoje 96 355 Krasnoarmejsk 26 294
Domodedovo 96 123 Ozjori 25 788
Voskresensk 91 301 Zarajsk 24 648
Dolgoprudnij 90 976 Malaĥovka 23 991
Reutov 87 195 Volokolamsk 23 386
Klin 80 584 Kubinka 26 194
Lobnja 74 350 Monino 22 809
Dubna 70 569 Losino-Petrovskij 22 550
Jegorjevsk 70 133 Elektrogorsk 22 472
Stupino 66 942 Kraskovo 21 938
Naro-Fominsk 64 640 Staraja Kupavna 21 859
Pavlovskij Posad 63 771 Kurovskoje 21 821
Dmitrov 61 454 Kalininec 21 797
Ĉeĥov 60 677 Ĥotkovo 21 612
Ivantejevka 58 594 Roŝal 21 265
Vidnoje 56 798 Bronnici 21 102
Klimovsk 56 113 Ĉernogolovka 20 986
Frjazino 55 449 Puŝino 20 263
Litkarino 55 147 Elektrougli 20 120

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Administra divido de Moskva provinco.

Moskva provinco konsistaj el 36 administraj distriktoj kaj 36 urboteritorioj. Lasta teritoria aliorganizado okazis en 2015.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
  2. Naselenie po nacional'nosti i vladeniju russkim jazykom po sub"ektam Rossijskoj Federacii (ruse) (XLS). Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2002 goda. Alirita 2011-11-01.
  3. Administrativno-territorialʹnoe delenie po subʺektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
  4. http://www.gks.ru/free_doc/new_site/population/demo/perepis2010/svod.xls

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]