Rajono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rajono (ruse, ukraine kaj bulgare район, beloruse раён, latve rajons, litove rajonas, kartvele რაიონი [ɾa.i.ɔ.ni], azere rayon; de la franca Rayon = distrikto) estas la nomo de administracia unuo en Rusio, Ukrainio, Belorusio, Azerbajĝano, Moldavio, Latvio, Litovio kaj aliaj landoj. En la administra hierarkio rajono troviĝas sub la pli grandaj oblastoj, regionoj (Kraj) aŭ aŭtonomaj distriktoj resp. aŭtonomaj respublikoj.

Ankaŭ en urbegoj, urbokvartaloj estas dividitaj en rajonoj; tiel ekzemple la dek urbaj distriktoj[Dubinda teksto] de Moskvo konsistas el 123 rajonoj[Dubinda teksto].

En kelkaj respublikoj de Rusio la rajonoj oficiale estas nomataj en la lokaj lingvoj, ekzemple Ulus (улус) en Jakutio aŭ Koĵuun (кожуун) en Tuvio. Tiuj administraciaj unuoj tamen havas la saman statuson kiel rajonoj.

En 1982 ekzistis en Ukrainio 479 rajonoj kaj 121 urbaj rajonoj.