Balaŝiĥa
Balaŝiĥa | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | ![]() | ||
Regiono | Moskva provinco | ||
Poŝtkodo | 143900 | ||
Aŭtokodo | 50, 90, 150, 190 | ||
Telefona antaŭkodo | +7 495 52, 498 | ||
Kodo laŭ OKATO | 46 404 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Jurij Maksimov | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 235 336[1] (2013) | ||
Loĝdenso | 6 078 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 55° 48′ N, 37° 57′ O (mapo)55.837.95Koordinatoj: 55° 48′ N, 37° 57′ O (mapo) | ||
Alto | 150 m | ||
Areo | 72 km² | ||
Horzono | Moskva tempo (UTC+4) | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Balaŝiĥa (ruse Балашиха) estas urbo en Moskva provinco de Rusio kaj administra centro de urba municipo Balaŝiĥa (la lasta konsistas el la urbo Balaŝiĥa kaj kelkaj vilaĝoj). Balaŝiĥa situas proksime al la orienta limo de Moskvo; ĝi estas la plej granda urbo de Moskva provinco: en 2013 ĝi havas 235 336 loĝantojn[1].
Balaŝiĥa situas ĉe rivero Peĥorka kaj ĝia eta alfluanto Gorenka apud aŭtomobila magistralo M7 "Volgo" Moskvo — Vladimir — Niĵnij Novgorod — Kazano — Ufa. En la urbo estas fervojo: parto de linio Moskvo — Vladimir kaj eta branĉa linio ĝis centro de la urbo.
Nomo[redakti | redakti fonton]
Ekzistas multaj versioj pri tio de kio devenis la nomo de la urbo:
- la nomo devenas de tjurka lingvaro; "bala" povas signifi "ido";
- titoligo de persona nomo "Balaŝ"[2]; eble, estis nomo de tatara komercisto;
- en rusaj dialektoj "balaŝiĥa" (балаши́ха) estas kampo, glata surfaco;
- deveno de antaŭe ekzistinta tie muelejo[3] aŭ de familinomo de ĝia posedanto (Bloŝin/Bloĥin)[4];
- nomigita de antikva survoja gastejo (ruse постоялый двор, malnove parolata "balaŝ")[4].
Historio[redakti | redakti fonton]
Teritorio de la urbo Balaŝiĥa jam en la 10-a jarcento estis loĝata de orient-slavaj popoloj.
La nuntempa urbo teniĝas laŭ Vladimira vojo, laŭ kiu en la 19-a jarcento piediris malliberigitoj el Moskvo al Siberio; ĝis la loko Gorenki (nun apartenanta al Balaŝiĥa) ilin akompanis iliaj parencoj kaj amikoj.
En 1830 en Balaŝiĥa estis organizita tukfabriko. La fabrikado disvastigiĝis, kaj en 1928 Balaŝiĥa akiris statuson de urbotipa loĝloko; ekde 1939 ĝi estas urbo[5].
En la urba municipo Balaŝiĥa estas kelkaj historiaj bienoj: Peĥra-Jakovlevskoje, Gorenki; kelkaj bienoj konserviĝis nun iomete.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Laŭ rezultoj de la unua tutrusia popolnombrado en 1897 sur teritorio en nuntempa Balaŝiĥa vivis: en Bloŝino — 800, en Nikolajevskaja Sloboda — 277, en Zeljonaja Roŝĉa — 190, en Peĥra-Jakovlevskoje — 704, en Gorenki — 247, en Maksino — 92, en Peĥra-Pokrovskoje — 701, en Lukino — 738 homoj.
Loĝantaro de Balaŝiĥa laŭ jaroj:
Jaro | Kvanto da loĝantoj |
---|---|
1926 | 8 000 |
1931 | 8 600 |
1939 | 29 000 |
1959 | 57 600 |
1967 | 74 000 |
1977 | 100 000 |
1986 | 130 000 |
1989 | 135 000 |
1992 | 137 600 |
1996 | 134 800 |
1998 | 134 400 |
2002 | 148 000 |
2006 | 182 800 |
2010 | 215 494 |
2013 | 235 336 |
Nun Balaŝiĥa apartenas al Moskva aglomeraĵo kaj estas granda urbo-satelito de Moskvo. Ĝia loĝantaro elkreskis pro amasa loĝejkonstruado.
Urba municipo Balaŝiĥa[redakti | redakti fonton]
Urba municipo Balaŝiĥa estas municipa unuo de Moskva provinco. Ĝi okupas areon 218.59 km2[6] kaj konsistas el 13 loĝlokoj; plej grava el ili estas urbo Balaŝiĥa, la aliaj estas vilaĝoj Djatlovka, Novij Milet, Pavlino, Pestovo, Poltevo, Purŝevo, Rusavkino-Popovŝĉino, Rusavkino-Romanovo, Soboliĥa, Fedurnovo, Fenino, Ĉornoje. La municipo aperis en 2005 el estinta distrikto Balaŝiĥa de Moskva provinco. En 2013 urba municipo Balaŝiĥa havas 245,2[1] loĝantojn (el ili 96% estas loĝantoj de la urbo Balaŝiĥa).
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Datumoj de la Federacia servo pri ŝtata statistiko (2013, ruse)
- ↑ Historio de nomo Balaŝ (ruse)
- ↑ Muelejo BLOŜĈIĤA sur la malnova mapo (ruse)
- ↑ 4,0 4,1 Pri Balaŝiĥa Arkivigite je 2018-09-03 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
- ↑ Ju.Ivanov, "Памятные места Подмосковья" (2005, ruse)
- ↑ Leĝo de Moskva provinco pri urba municipo Balaŝiĥa (2009, ruse)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://r-oc.1gb.ru/viewcat.php?cat=moscow_area#209
- http://www.balashiha.ru
- http://www.balinfo.ru Arkivigite je 2013-01-15 per la retarkivo Wayback Machine
- http://fakt-balashiha.narod.ru