Ŝoseo Entuziastov (Moskvo)
Ŝoseo Entuziastov ("Ŝoseo de Entuziasmuloj", ruse Шоссе Энтузиастов) estas unu el ĉefaj radiaj ŝoseoj de Moskvo. Ĝi situas oriente de Moskvo en Sud-Orienta kaj Orienta arondismentoj. Ĝi komenciĝas ĉe la placo Rogoĵskaja Zastava kaj post la Moskva cirkla aŭtovojo kontinuiĝas kiel aŭtovojo M7 "Volga" Moskvo - Vladimir - Niĵnij Novgorod - Ĉeboksari - Kazano - Ufa; Ŝosse Entuziastov estas nomataj ankaŭ partoj de la vojo en urboj Balaŝiĥa kaj Noginsk (Moskva provinco).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Antaŭe ĝi estis nomita Vladimira ŝoseo (de la urbo Vladimir). En 1919 la ŝoseo estis alinomita honore al la entuziasmuloj — revoluciuloj kaj politikaj prizonuloj, kiuj iris al siberiaj ekzilejoj laŭ ĉi tiu vojo dum la cara reĝimo.
Transporto
[redakti | redakti fonton]Aŭtobusoj: 7, 15, 20, 36, 46, 83, 125, 131, 133, 141, 211, 214, 237, 254, 702, 730, 759.
Trolebusoj: 30, 45, 53, 68.
Tramoj: 8, 12, 24, 32, 34, 36, 37, 46, 50.
Metroo: ĉe Ŝoseo Entuziastov situas metrostacioj: