Ploŝĉadj Iljiĉa (stacio de Moskva metroo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

080

Ploŝĉadj Iljiĉa
ruse Площадь Ильича
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Rusio Rusio
Urbo Moskvo
Situo Taganskij (Centra arondismento)
Geografia situo 55° 44′ 50″ N, 37° 40′ 57″ O (mapo)55.747237.6824Koordinatoj: 55° 44′ 50″ N, 37° 40′ 57″ O (mapo)
Ploŝĉadj Iljiĉa (Moskvo)
Ploŝĉadj Iljiĉa (Moskvo)
DEC
Ploŝĉadj Iljiĉa
Ploŝĉadj Iljiĉa
Ploŝĉadj Iljiĉa
Situo de Ploŝĉadj Iljiĉa
Map
Ploŝĉadj Iljiĉa
Kajoj 1
Historio
Malfermo 30-a de decembro 1979
Arkitektoj
  • V.Klokov
  • L. Popov
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Metroo de Moskvo
Kodo 083
Linio Kalininsko-Solncevskaja
Antaŭa stacio Posta stacio
Aviamotornaja Marksistskaja
vdr

Ploŝĉadj Iljiĉa (ruse Площадь Ильича, "Placo de Iljiĉ (patronomo)") estas stacio de la Metroo de Moskvo en Kalininsko-Solncevskaja linio, ĝi situas inter stacioj Aviamotornaja kaj Marksistskaja en centra parto de Moskvo (distrikto Taganskij). La stacio lokiĝas sub ŝoseo Entuziastov ĉe placo Rogoĵskaja Zastava. Ĝia profundo estas 46 metroj. Arkitekturistoj estas V.Klokov, L.Popov, I.Petuĥova. Inĝenieroj-konstruistoj estas Je.Barskij, Ju.Muromcev.

La stacio havas unu rektan kajon kaj du trakojn. Eliri al ŝoseo Entuziastov eblas per subtera vestiblo.

La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage dum 5:35 — 1:00.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La stacio ricevis nomon "Ploŝĉadj Iliiĉa" ("Placo de Iljiĉ") de situanta supre placo Rogoĵskaja Zastava (antaŭe tiu ĉi placo estis nomata Placo de Iljiĉ de patronomo de Vladimir Iljiĉ Lenin).

Historio[redakti | redakti fonton]

La stacio estis malfermita 30-an de decembro 1979 en konsisto de linio "MarksistskajaNovogirejevo". Ĝi estis konstruata dum kelkaj jaroj kune kun tuta metrolinio.

Mencioj en beletro[redakti | redakti fonton]

En rusa literaturo[redakti | redakti fonton]

La stacio menciitas en la romano de Sergej Kuznecov "Marmora paradizo" (ruse Мраморный рай[1]), en kiu nemultaj survivintaj homoj post la nuklea milito vivas en metroo.

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

De tie ekzistas transirejo al:

Proksimaj objektoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]