Centra ringo de Moskvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Moskwa Metro Line 14.svg Centra ringo de Moskvo
Московское центральное кольцо (МЦК)

Moscow metro map including line 14.svg

Superrigardo
Loko Moskvo Flago-de-Rusio.svg Rusio
Trafikado
Trafikanto Rusaj fervojoj RZD.svg
Логотип метро в системе бренда московского транспорта.svg Metroo de Moskvo
Historio
Malfermita 10-a de septembro 2016
Teknikaj trajtoj
Longo 54 km
Ŝpuro 1520 mm (Larĝa ŝpuro)
31 stacioj
v  d  r
Information icon.svg

La Centra ringo de MoskvoMCK (ruse Московское центральное кольцо, МЦК),[1][2] nomita Linio 14 aŭ nur Ĉirkaŭira linio (ruse Окружная линия) kaj markita en ruĝa/blanka koloro estas 54 km longa cirkla fervojlinio kiu ĉirkaŭiras historian Moskvon. La linio estas rekonstruita el la malgranda cirkla fervoja ringo kaj malfermita al pasaĝeroj la 10-an de septembro 2016[3][4] kaj estas ekspluatata de la posedata de Registaro de Moskvo kompanio MKZD tra la Metroo de Moskvo, kun la kontrolitaj de la ŝtato Rusaj fervojoj elektitaj kiel la ekspluatada subkontraktisto. La infrastrukturo, trakoj kaj kajoj estas posedataj kaj administritaj fare de Rusaj fervojoj,[5] dum plej multaj stacidomoj estas posedataj de MKZD.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fervojo estis komisiita en 1897 sub la aŭspicioj de caro Nikolao la 2-a, tiel akirante la kromnomon "Reĝa Fervojo" .[6] La planado daŭris kvin jarojn. Dek tri alternativaj dezajnoj estis reviziitaj dum la procezo. La gajninta oferto estis por kvar-traka fervojlinio, kun du trakoj asignitaj al frajto, kaj la aliaj du uzataj de trajnoj por pasaĝeroj. La projekto venis kun estimita kosto de 40 milionoj da rubloj.

Konstruado komenciĝis en majo 1902. Sekvante malvenkon de la Rusa-japana milito en 1905, la konstruo estis prokrastita. Tial ke la kostoj superis la estimitan koston per triono, la nombro de konstruotaj vojoj estis reduktita al du. Pontoj, de kiuj estas 35 (4 grandaj kaj 31 malgrandaj), estis aparte multekostaj. Ilia malalta interspaco malhelpis elektrizadon dum pli ol la venonta jarcento.[7] La vasta fervoja infrastrukturo inkludis loĝejojn, akvoturojn, forĝejojn, kaj diversajn butikojn.[8][7] Stacidomoj - arĥitekturaj ĉefverkoj konstruitaj en la tipa rusa industria stilo de la frua 20-a jarcento - havis elektron.[8] Hejtado estis provizita de kahelfornoj, kelkaj el kiuj estis faritaj en Rusio, kaj iuj importitaj el Nederlando. Horloĝojn de stacioj estis aĉetitaj de svisa produktanto Paul Buhre. Konataj pro ilia ĝusteco, ĉi tiuj horloĝoj, provizore, iĝis la urba referenca horo. Nur unu el tiuj horloĝoj supervivis. Ĝi situas en mastruma oficejo de stacio Presnja.

La unua trajno veturis en 1907.[6] La 19-an de julio 1908, la fervojo estis oficiale malfermita. La malferma ceremonio okazis kun ĉeesto de la Caro, de la membroj de la reĝa familio, kaj de oficialuloj de la registaro kaj urbo.

En la unuaj monatoj, la fervojo estis uzata ekskluzive por pasaĝera trafiko. Pro alta vojaĝkosto - 3,40 rubloj - vojaĝado estis praktike neekzistanta, kaj la linio alportis entute 132 rublojn de enspezo ekde la enservigo. Tial, la 10-an de oktobro 1908, pasaĝeraj trajnoj estis nuligitaj favore al frajto.

Inter la dua mondmilito kaj la Oktobra Revolucio de 1917, la pasaĝera servo estis restarigita, kvankam frajto restis la sola vivtena fonto de enspezoj. En la malfruaj 1920-aj jaroj, aliaj formoj de publika transporto aperis, kaj, en 1934, pasaĝera servo finiĝis, nur por rekomenci, denove, 82 jarojn poste.

Mapoj[redakti | redakti fonton]

Centra ringo de Moskvo


Centra ringo de Moskvo


Stacioj[redakti | redakti fonton]

La 31 stacioj de la Centra ringo de Moskvo laŭ la horloĝa movo (aŭ inverse)
Stacio Ruslingva nomo Oficiala latinlitera nomo Interkonektoj
31Okruĵnaja Окружная Okrujnaya 100Moskwa Metro Line 10.svg Okruĵnaja
30Vladikino Владыкино Vladykino 090Moskwa Metro Line 9.svg Vladikino Kovrita pasejo
29Botaniĉeskij sad Ботанический сад Botanichesky Sad 060Moskwa Metro Line 6.svg Botaniĉeskij sad
28Rostokino Ростокино Rostokino
27Belokamennaja Белокаменная Belokamennaya
26Bulvar Rokossovskogo Бульвар Рокоссовского Bulvar Rokossovskogo 010Moskwa Metro Line 1.svg Bulvar Rokossovskogo
25Lokomotiv Локомотив Lokomotiv 010Moskwa Metro Line 1.svg Ĉerkizovskaja Kovrita pasejo
24Izmajlovo Измайлово Izmaylovo 030Moskwa Metro Line 3.svg Partizanskaja
23Sokolinaja Gora Соколиная Гора Sokolinaya Gora
22Ŝosse Entuziastov Шоссе Энтузиастов Shosse Entuziastov 080Moskwa Metro Line 8.svg Ŝosse Entuziastov
21Andronovka Андроновка Andronovka
20Niĵegorodskaja Нижегородская Nijegorodskaya 110Moskwa Metro Line 11.svg 150Moskwa Metro Line 15.svg Niĵegorodskaja ulica
19Novoĥoĥlovskaja Новохохловская Novohohlovskaya
18Ugreŝskaja Угрешская Ugreshskaya 070Moskwa Metro Line 7.svg Volgogradskij prospekt
17Dubrovka Дубровка Dubrovka 100Moskwa Metro Line 10.svg Dubrovka 100Moskwa Metro Line 10.svg Koĵuĥovskaja
16Avtozavodskaja Автозаводская Avtozavodskaya 020Moskwa Metro Line 2.svg Avtozavodskaja
15ZIL ЗИЛ ZIL
14Verĥnije Kotli Верхние Котлы Verkhniye Kotly 090Moskwa Metro Line 9.svg Nagatinskaja
13Krimskaja Крымская Krymskaya
12Ploŝĉad Gagarina Площадь Гагарина Ploschad Gagarina 060Moskwa Metro Line 6.svg Leninskij prospekt Kovrita pasejo
11Luĵniki Лужники Lujniki 010Moskwa Metro Line 1.svg Sportivnaja
10Kutuzovskaja Кутузовская Kutuzovskaya 040Moskwa Metro Line 4.svg Kutuzovskaja Kovrita pasejo
09Delovoj centr Деловой центр Delovoy Tsentr 040Moskwa Metro Line 4.svg Meĵdunarodnaja Kovrita pasejo
08Ŝelepiĥa Шелепиха Shelepikha 110Moskwa Metro Line 11.svg Ŝelepiĥa Kovrita pasejo
07Ĥoroŝovo Хорошёво Khoroshyovo 070Moskwa Metro Line 7.svg Poleĵajevskaja 110Moskwa Metro Line 11.svg Ĥoroŝovskaja
06Zorge Зорге Zorge
05Panfilovskaja Панфиловская Panfilovskaya 070Moskwa Metro Line 7.svg Oktjabrjskoje Pole
04Streŝnevo Стрешнево Streshnevo
03Baltijskaja Балтийская Baltiyskaya 020Moskwa Metro Line 2.svg Vojkovskaja
02Koptevo Коптево Koptevo
01Liĥobori Лихоборы Likhobory RZD.svg NATI

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Moscow Central Circle en la angla Vikipedio.