Ŝosse Entuziastov (stacio de Moskva metroo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ŝosse Entuziastov (Centra ringo de Moskvo).

Логотип метро в системе бренда московского транспорта.svg 080Moskwa Metro Line 8.svg

Ŝosse Entuziastov
ruse Шоссе Энтузиастов
First 81-717.6 714.6 train at Shosse Entusiastov station (Первый метропоезд 81-717.6 714.6 на станции Шоссе Энтузиастов) (4923367269).jpg
Situo
Lando Rusio Rusio
Urbo Moskvo
Situo Perovo, Sokolinaja Gora (Orienta arondismento)
Geografia situo 55° 45′ 27″ N, 37° 45′ 0″ O55.757637.75Koordinatoj: 55° 45′ 27″ N, 37° 45′ 0″ O
Ŝosse Entuziastov (Moskvo)
DEC
Ŝosse Entuziastov
Situo de Ŝosse Entuziastov
Kajoj 1
Historio
Malfermo 30-a de decembro 1979
Arkitektoj
  • Ju.Vdovin
  • V.Ĉerjomin
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Логотип метро в системе бренда московского транспорта.svg Metroo de Moskvo
Kodo de la stacio 081, ШЭ
Linio Moskwa Metro Line 8.svg Kalininsko-Solncevskaja
Antaŭa stacio Posta stacio
Perovo Aviamotornaja
v  d  r
Information icon.svg

Ŝosse Entuziastov (ruse Шоссе Энтузиастов) estas stacio de la Metroo de Moskvo en Kalininsko-Solncevskaja linio, ĝi situas inter stacioj Perovo kaj Aviamotornaja en orienta parto de Moskvo (distriktoj Perovo, Sokolinaja Gora). Ĝi lokiĝas ĉe Ŝoseo Entuziastov proksime al ĝia kruciĝo kun Pleĥanov-strato kaj Elektroda strato. Ĝia profundo estas 53 metroj. Arkitekturistoj estas Ju.Vdovin, V.Ĉerjomin, inĝenieroj-konstruistoj estas Je.Barskij, I.Ĵukov, Ju.Muromcev, E.Ĉernjakova.

La stacio havas unu rektan kajon kaj du trakojn. Ĝi havas ankaŭ unu subteran vestiblon (orientan) kunligitan kun halo per rulŝtuparo. Ĉe la vestiblo ekzistas subtera transirejo sub Entuziastov ŝoseo.

La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage je 5:30-1:00.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La stacio estas nomita "Ŝosse Entuziastov" ("Ŝoseo de Entuziasmuloj") de samnoma ŝoseo.

En dekomencaj projektoj estis ankaŭ nomo "Vladimirskij Posjolok" ("Vladimira setlejo", ruse Владимирский посёлок) de tie situinta loĝloko. Poste (en 1990-aj jaroj) estis propono pri alinomigo al "Vladimirka" (laŭ la antaŭa nomo de Ŝoseo Entuziastov signifanta vojon al Vladimir), tamen ne realigita.

Historio[redakti | redakti fonton]

La stacio estis malfermita la 30-an de decembro 1979 en konsisto de linio ""Marksistskaja - Novogirejevo". Ĝi estis konstruata dum kelkaj jaroj kune kun tuta metrolinio.

Dekoro[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la Oktobra Revolucio Entuziastov-ŝosseo estis uzata kiel vojo, laŭ kiu revoluciuloj - politikaj prizonuloj iris al siberiaj malliberejoj. Tial dekoro de la stacio estas dediĉita al lukto por libero en Rusia Imperio.

En okcidenta parto de stacia halo troviĝas skulptaĵo "Flamo de libero" (ruse "Пламя свободы") de A.Kuznecov: ŝtonaj brakoj trarompantaj marmoran muron. De malproksime ŝajnas ke la muro vere estas trarompita.

Sur muroj super trakoj videblas kronologio de revolucio: brulanta bieno, Senata placo, Kupra rajdanto, ĉambro el kiu videblas Petropaŭla fortikaĵo kaj aliaj.

Akcidentoj[redakti | redakti fonton]

Mencioj en beletro[redakti | redakti fonton]

En rusa literaturo[redakti | redakti fonton]

La stacio menciitas en romano de Sergej Kuznecov "Marmora paradizo" (ruse "Мраморный рай"[3]), en kiu nemultaj survivintaj homoj post nuklea milito vivas en metroo.

Interesaj faktoj[redakti | redakti fonton]

  • Distanco inter "Ŝosse Entuziastov" kaj "Perovo" estas unu el la plej longaj distancoj inter najbaraj stacioj en Moskva metroo kaj plej longa en Kalininskaja linio (3 km 23 m). Krome, en tiu parto estas plej rapida veturado de trajnoj (en 1985 unu trajno traveturis ĝin kun rapido pli ol 100 km/h).
  • Apud la stacio (de centro) situas senelirejo por trajna turniĝo.

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

  • Moskwa Metro Line 14.svg Centra ringo de Moskvo (stacio Ŝosse Entuziastov)
  • Aŭtobusoj: 36, 46, 83, 125, 141, 214, 659, 702. Apudurbaj autobusoj (marŝrutko) ĝis Balaŝiĥa.
  • Trolebusoj: 30, 53, 68.
  • Tramoj: 8, 24, 34, 36, 37.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]