La Bronza Rajdanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Bronza Rajdanto
monumental sculpture [+]
Koordinatoj59° 56′ 12″ N, 30° 18′ 8″ O (mapo)59.9365555630.30216944Koordinatoj: 59° 56′ 12″ N, 30° 18′ 8″ O (mapo)

Estiĝo1768

La Bronza Rajdanto (Sankt-Peterburgo)
La Bronza Rajdanto (Sankt-Peterburgo)
DEC
La Bronza Rajdanto
La Bronza Rajdanto

Map
La Bronza Rajdanto
Vikimedia Komunejo:  The Bronze Horseman (Saint Petersburg) [+]
vdr
Petro la Granda - Fondinto de St.Peterburgo

La Bronza Rajdanto (ruse Медный всадник, laŭvorte "La Kupra Rajdanto") estas ĉevalrajdanta statuo de Petro la Granda farita de Étienne Maurice Falconet en Sankt-Peterburgo, Rusio. Tio ankaŭ estas la nomo de rakonta poemo kiun verkis Aleksandr Puŝkin pri la statuo en 1833, ĝenerale kiun oni konsideras kiel unu el la plej gravaj verkoj de Rusa literaturo. La statuo venis estis nomita la Bronza Rajdanto pro la granda influo de la poemo. La statuo nun estas unu el la simboloj de Sankt-Peterburgo, preskaŭ samkiel la Statuo de Libereco estas simbolo de Nov-Jorko.

La statua piedestalo estas la grandega Tondro-Ŝtono, foje oni asertas, ke ĝi la plej granda ŝtono iam ajn movigita de homo.

Statuo[redakti | redakti fonton]

La ĉevalrajdanta statuo de Petro la Granda troviĝas en la Placo de la Decembristoj (antaŭe la Placo de la Senato), en Sankt-Peterburgo. Katerina la Granda, Germana princino kiu edziniĝinte fariĝis membro de la reganta familio Romanov, ege deziris konekti sin al Petro la Granda akirante pravecon en la okuloj de la homoj. Ŝi do ordonis la konstruon de la statuo, kaj igis ĝin surskribi per la Latina frazo "Petro Primo Catharina Secunda MDCCLXXXII" (ruse Петру Первому Екатерина Вторая), kio signifas "De Katarina la Dua al Petro la Unua, 1782", esprimiĝo de Katerina sinteno al ŝia antaŭulo kaj ŝia ideo pri sia propra loko en la linio de grandaj Rusaj regantoj. Katerina la Granda, kiu akiris sian pozicion per palaca puĉo, ne havis laŭleĝan pretendon al la trono, kaj estis ege deziranta aperi kiel laŭrajta heredanto de Petro.

En sia korespondado kun Katerina la Granda, Denis Diderot sugestis, ke la Franca skulptisto Étienne Maurice Falconet, lia amiko, faru la laboron. La imperiestrino sekvis lian konsilon, kaj Falconet alvenis en Rusion en 1766.

En 1775 la farado de la statuo komenciĝis, kontrolata de Jemeljan Ĥailov. Iam dum la konstruo, la muldilo rompiĝis, verŝante fandiĝintan bronzon ĉien, estigante tiel kelkajn fajregojn. Ĉiuj laboristoj forkuris krom Ĥailov, kiu riskis sian vivon por savi la statuon. Finfine la statuo estis preta post 12 jaroj da laboro (de 1770 al 1782), inkluzive piedestalon, ĉevalon kaj rajdanton.

La vizaĝo de la caro estas la verko de juna Marie-Anne Collot, tiam nur 18-jara. Ŝi akompanis Falconet dum lia vizito al Rusio en 1766. Studentino de Falconet kaj Jean-Baptiste Lemoyne, Diderot nomis ŝin ankoraŭ "Mademoiselle Victoire" (Fraŭlino Venko). Ŝi modeligis la vizaĝon de Petro la Granda laŭ lia morto-masko kaj multaj portretoj, kiujn ŝi trovis en Sankt-Peterburgo.

Je la 9-a de aŭgusto, 1782, dek kvar jarojn post kiam la elfosado de la piedestalo komenciĝis, la finita statuo estis unuafoje elmontrita en ceremonio kun miloj da homoj ĉeestantaj. Nekaŝeble mankis Falconet, ĉar miskompreno inter li kaj la imperiestrino fariĝis pli granda konflikto, kaj li estis devigita lasi Rusion kvar jarojn antaŭ ol la projekto estis finkonstruita. Katarina plejparte forgesis lin poste, kaj komencis vidi la Bronzan Rajdanton kiel sian propran verkon.

La statuo prezentas Petron la Grandan sidantan heroe sur lia ĉevalo, lia disetendita brako indikas riveron Neva en la okcidento. Oni povas vidi la ĉevalon, kiu subtretas serpenton, diversmaniere interpretita kiel ekzemple reprezentaĵo de perfido, malbono aŭ la malamikoj de Petro kaj liaj reformoj.

La Tondro Ŝtono[redakti | redakti fonton]

Por la piedestalo, grandega bloko nomita la Tondron Ŝtonon (en la rusa, Камень-Гром ) estis trovita ĉe Lakhta, 6 km ene de la Finna Golfo en 1768. La Tondro ŝtono akiris sian nomon de loka legendo laŭ kiu, tondro fendis pecon de ĝi. Falconet volis prilabori ĝin en sia originala loko, sed Katerina la Granda volis movi ĝin antaŭ ol tranĉi ĝin.