Perovo (distrikto de Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Perovo (apartigilo)
distrikto Perovo
ruse Перово
distrikto de Moskvo
FlagoBlazono
municipa distrikto • distrikto de Moskvo [+]

LandoRusio
RegionojCentra federacia regiono, Moskvo

- koordinatoj56° N, 38° O (mapo)55.7413888937.77472222Koordinatoj: 56° N, 38° O (mapo)

Loĝantaro140 783 [+] (1-a de januaro 2018)

Perovo (distrikto de Moskvo) (Tero)
Perovo (distrikto de Moskvo) (Tero)

distrikto Perovo (Moskvo)
distrikto Perovo (Moskvo)
DEC
distrikto Perovo
distrikto Perovo

Map
distrikto Perovo

Vikimedia Komunejo:  Perovo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Perovo (ruse Перово) estas administra distrikto kaj samnoma municipo en Orienta arondismento de Moskvo, Rusio.

Perovo estas nomita de apudmoskva urbo Perovo kiu ekzistis dum 19251960 kaj poste fariĝis parto de Moskvo. La nuna Perovo estas nur parto de la estinta urbo. La distrikto okupas 973 hektarojn kaj estas unu el plej grandaj en Moskvo.

Perovo enhavas multajn kutimajn 5-, 9- kaj 12-etaĝajn domojn konstruitajn dum 1960-aj jaroj, restis ankaŭ kelkaj pli malnovaj konstruaĵoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Estrarejo de Perovo kaj Novogirejevo

Loĝantaro de Perovo laŭ jaroj:

2002 2010 (ruse)</ref> 2014
134,7 mil 139,4 mil 140,7 mil

Laŭ tutrusia popolnombrado de 2010 en Perovo estas 139351 loĝantoj, el ili 61341 (44,02 %) viroj kaj 78010 (55,98 %) virinoj.

Fizika geografio kaj naturo[redakti | redakti fonton]

Reliefo[redakti | redakti fonton]

Perovo same kiel la tuta orienta parto de Moskvo kaj Orienta Apudmoskvo situas sur Meŝĉora malaltebenaĵo. Tial reliefo de la distrikto ne enhavas altajn lokojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Klimato de Perovo similas tutmoskvan.

Akvujoj[redakti | redakti fonton]

Rivero Niŝĉenka ne glaciiĝis vintre
Kupavna lageto kaj kinejo "Vladivostok"

Grandaj akvujoj mankas. Kelkaj akvofluoj en Perovo fluas (parte aŭ tute) subtere:

  • Niŝĉenka; preskaŭ tuta estis forigita subteren; fluas apud la uzino "Kompressor", iomete videblas de sur fervojoj; verŝajne en Perovo komenciĝas ĝia eta alfluanto rivereto Perovskij [1];
  • Ĉuriliĥa; verŝajne komenciĝas en Perovo sed aperas surtere nur en sud-okcidenta parto de Moskvo.

Lagetoj en Perovo:

  • Kupavna lageto (en parko Perovo apud kinejo "Vladivostok"); en la parko estas ankaŭ unu alia sennoma lageto (apud strato Korennaja);
  • Vladimira lageto (apud metrostacio Ŝosse Entuziastov);
  • du teknikaj akvujoj apud fervojo.

Flaŭro kaj bestaro[redakti | redakti fonton]

En la distrikto estas kreskaĵaro kaj bestaro sama kiel en la tuta Moskvo. Tamen estas kelkaj kreskaĵoj nuntempe ekzistantaj nur en Perovo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj.

En Perovo troviĝas malgranda parko "Perovskij" kun multaj arboj (kverkoj, aceroj, kaŝtanarboj ktp.) kaj floroj. En najbaraj distriktoj situas kelkaj arbaroj (Izmajlovo, Kuskovo).

Ekologia situacio[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la Orienta arondismento estas riĉa je kreskaĵaro, ekologie Perovo estas unu el malbonŝancaj distriktoj de Moskvo [2]. Niŝĉenka, la loka eta rivero, eltas la plej malpurigita rivero de Moskvo [3].

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Perovo (urbo).

Perovo estas elemento de Moskvo ekde 1960.

Stratoj[redakti | redakti fonton]

Plej gravaj stratoj:

Nomo en Esperanto Nomo ruse
Ŝoseo Entuziastov Шоссе Энтузиастов
Pleĥanov-strato Улица Плеханова
Verda avenuo Зелёный проспект
Strato 1-a Vladimirskaja Первая Владимирская улица
Strato Perovskaja Перовская улица
Strato Metallurgov Улица Металлургов
Strato Novogirejevskaja Новогиреевская улица

Transporto[redakti | redakti fonton]

Metrostacio Perovo

Metroo kaj fervoja transporto[redakti | redakti fonton]

La distrikton trairas 080 Kalininsko-Solncevskaja linio de la Metroo de Moskvo. En Perovo situas stacioj Ŝosse Entuziastov kaj Perovo.

En Perovo estas fervojaj stacioj "Aviamotornaja", "Andronovka", "Perovo" (de Kazana stacidomo al Rjazan kaj Kazano). De "Perovo" estas transirejo al fervoja stacio Ĉuĥlinka (de Kurska stacidomo al Vladimir). Estas ankaŭ malgranda parto de Moskva cirkla fervojo (ne funkcias por pasaĝeroj).

Surtera transporto[redakti | redakti fonton]

En Perovo estas itineroj de pasaĝera aŭto-transporto:

  • aŭtobusoj №№ 7, 20, 36, 46, 83, 125, 131, 141, 211, 214, 254, 617, 659, 702, 776, 787, apudurbaj: 322, 326, 337, 385, 444, ;
  • trolebusoj №№ 30, 53, 68, 77;
  • tramoj №№ 8, 24, 34, 36, 37;
  • marŝrutkoj.

Arkitekturaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kristana preĝejo de Dipatrino en komenco de printempo

La plej elstara konstruaĵo estas kristana preĝejo sur Lazo strato (de 17-18-aj jarcentoj). Ĝi situas en historia centro de Perovo apud la parko "Perovskij" kaj ĉe la loko de estinta Perova bieno. Apude situas kinejo "Vladivostok" (aperis en jaro 1967).

En Perovo kelkaj plej oldaj domoj ekzistantaj ekde fino de 1940-aj jaroj troviĝas laŭ Ŝosseo Entuziastov.

Apud Zeljonij avenuo ĝis nun restis kelkaj interesaj domoj konstruitaj de militkaptitoj el Germanio dum la Dua mondmilito.

Sporto[redakti | redakti fonton]

En parko "Perovo" funkcias futbala stadiono Lokomotiv-Perovo kun futballernejo por infanoj; ĝi estis ĉefa stadiono por futbalklubo Lokomotiv-2 Moskvo.

Perovo en beletro[redakti | redakti fonton]

  • Sergej Lukjanenko, "Nokta patrolo" [4] (ruse Ночной дозор)
  • Sergej Kuznecov, "Marmora paradizo" (ruse Мраморный рай)
  • Pri la urbo Perovo kaj la antaŭa tempo: Dmitrij Kedrin, versaĵo "Al Perovo venis apudmoskva aŭtuno..." (ruse В Перово пришла подмосковная осень..., 1936)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]