Ĉuriliĥa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉuriliĥa
Ĉuriĥa en parko Kuzjminki
rivero
Bazaj informoj
Situo  Rusio, Moskvo
Longeco 13,4 km
Fluo
Fonto distrikto Perovo
Enfluejo Niŝĉenka
Geografio
Trairataj urboj Moskvo
vdr

Ĉuriliĥa (ruse Чури́лиха, Понома́рка, Голедя́нка, Любли́нка) estas rivero en orienta parto de Moskvo, maldekstra alfluanto de Niŝĉenka. Ĝia longo estas 13,4 km. Ĉuriliĥa estas plejparte enigita en akvokolektilojn kaj fluas subtere.

Nomo[redakti | redakti fonton]

En rusa lingvo rivero havas kelkajn nomojn.

La nomo Чури́лиха (Ĉuriliĥa)Чури́ха (Ĉuriĥa) povas deveni de slava pagana dio Ĉur (чур) — religia esprimo de antaŭulo (praulo) kaj gardanto de posedata tereno; poste de tie devenas rusa vorto пращур". Historiisto Kluĉevskij skribis ke

Citaĵo
 signifo de ĉi tiu genrokomencanto kiel gardanto de la familio estis konservita kiel sorĉ-esprimo Чур, меня! kontraŭ ekstera danĝero[1] 

.

Laŭ alia versio nomo Ĉuriliĥa estas kutima rusa loknomo-lingvaĵo kun sufikso -иха de rusa nomo Чури́ло (Ĉurilo), malnovrusa formo de nuna Кирилл (Kirill)[2].

Alia nomo de la rivero estas Голедя́нка (Goledjanka). Ĝi povas esti ankaŭ en formoj Голедь (Goledj)Голядь (Goladj), Голяданка (Goladanka), Голодянка, Гляденка, Гольдянка, Голяденка. Laŭ populara versio la nomo devenas de golada (orientgalinda) lingvo de baltlingva popolo goladoj vivinta sur teritorio de Moskvo dum la 1-a jarmilo kaj ĝis la 14-a jarcento[1].

Iuj geografoj tamen distingas inter la nomoj konsiderante Ĉiriliĥa aparta rivero, alfluanto de Goledjanka.

Krome, sur mapoj de Moskvo la rivero povas esti nomata Понома́рка (Ponomarka)Любли́нка (Lublinka). La unua povas deveni de homa nomo Пономарь (Ponomarj)

Fluo[redakti | redakti fonton]

Ĉuriliĥa komenciĝas en Perovo (distrikto de Moskvo), fluas tra Veŝnjaki, dufoje kruciĝas kun Moskva ĉirkaŭiganta aŭtovojo. Dekomence ĝi preskaŭ tute fluas surtere sed oni povas observi ĝian fluejon per situantaj tie lagetoj: Kupavna en parko Perovo kaj Granda Perova apud fervoja stacio "Kuskovo".

Ĝi elfluas surteren post Volgograda avenuo. Poste ĝi fluas laŭ Kuzjminki kaj Lublino en parko surtere; laŭ ĝi estas grandaj lagetoj en historiaj parkoj de Kuzjminki kaj Lublino.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 История московской земли. От Текстильщиков до Выхина. Ю.В.Стародубов. Москва, "Компания Спутник +", 2003 (ruse)
  2. Ю. Насимович. Реки, озёра и пруды Москвы (ruse)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]