Golada lingvo
Golada lingvo | |
mortinta lingvo | |
---|---|
Dnieper-Oka | |
Parolita en | Rusio |
Regiono | basenoj de Moskva kaj Protva |
Morto | en 12a jarcento |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa lingvaro | |
Lingvaj kodoj | |
Angla nomo | Eastern Galindian |
Franca nomo | galindien oriental |
Golada lingvo (ruse Голя́дский язык) estas balta lingvo de popolo goladoj formortinta ĉirkaŭ 12-a jarcento. La lingvo estis parolata en tiam plej orienta parto de balta teritorio — inter riveroj Moskva kaj Okao (nun Moskva provinco kaj orienta parto de Smolenska provinco kaj norda parto de Kaluga provinco en Rusio), ĉefe en baseno de rivero Protva. Informo pri la lingvo nuntempe troveblas nur de loknomoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Goladoj venis tien de okcidento (proksimume laŭ rivero Pripjato) okupinte parton de tiama teritorio de finn-ugroj: baltoj loĝis okcidente de nuntempa Moskvo, finn-ugroj loĝis oriente. Dum slava transloĝiĝado dum ĉirkaŭ 2 jarcentoj (fino de 1-a — eko de 2-a jarmilo) baltpopolaj loĝlokoj pace situis tie kune kun slavaj loĝlokoj; tial en nuna slava rusa lingvo estas multegaj baltdevenaj nomoj de akvujoj (riveroj) de ĉirkaŭaĵoj de Moskvo. Verŝajne dum nelonga tempo post ekesto de slavoj baltaj popoloj akceptis baltan-slavan dulingvecon.
Ekde 11-a jarcento dum 200 jaroj loĝantaro de la regiono plikreskis 4-5-oble (je slavoj); tie estis fonditaj slavaj urboj (inter ili Moskvo). Baseno de Protva estis limo de malnovaj princlandoj: princlando de Vladimir poste (Moskva princlando) kaj princlando de Ĉernihivo. Goladoj kiel aparta popolo estis menciitaj en rusaj kronikoj en 1147 (samjare kun unua skriba mencio pri Moskvo); kelkaj mencioj rilataj al militiroj de malnovrusaj princoj kontraŭ goladoj; de tie videblas ega signifo de la popolo por malnova historio de Moskva Rusio.
Golada lingvo formortis ĉirkaŭ 12-a jarcento anstataŭigita per nord-orienta dialekto de malnovrusa lingvo.
Lingvoscienca priskribo
[redakti | redakti fonton]Pri la lingvo oni povas ion scii laŭ esploro de loknomoscienco.
Loknomoj
[redakti | redakti fonton]Baltdevenaj loknomoj ĉirkaŭ Moskvo
[redakti | redakti fonton]Uzado de etnonomo
[redakti | redakti fonton]En rusaj loknomoj de Apudmoskvo estas multaj nomoj historie samradikaj kun etnonomo. Ekzemplo estas rivero Goladanka (Голедянка, Голяданка) en orienta parto de Moskvo[1]. De tie videblas ke la slava lingvo akceptis ankaŭ nomojn de etaj riveroj sur teritorio de Moskvo.
Ekzistis kelkaj rusaj familinomoj kun (eble) deveno de etnomomo: Голядов (Goladov), Голядко (Goladko), Голядкин (Goladkin).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Retejo pri rivero Goledjanka Arkivigite je 2010-03-23 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- V.N.Toporov. Древняя Москва в балтийской перспективе (ruse)
- Pri goladoj Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine en retejo pri rivero Goledjanka (ruse)