Metroo de Moskvo (aŭ Moskva metroo, ruseМосковский метрополитен) estas plejparte subtera sistemo de reltransporto (metroo) en urbo Moskvo (ĉefurbo de Rusio) kaj en kelkaj apartaj lokoj de Moskva provinco. Ĝi estas unu el plej ŝarĝitaj metrooj en mondo: dum unu labora tago veturigas ĝis 9 milionoj da pasaĝeroj.
Metroo de Moskvo enhavas en 2019, 15 liniojn kaj 228 staciojn. Ĝis jaro 2020 estas planata aldonado de 78 novaj stacioj. Komuna longo de metrolinioj (durelaj) estas 339 km.
En skemo estas ankaŭ Monorelo de Moskvo (linio 13, antaŭe nomita M1) ĝis 2008 funkciinta en ekskursa reĝimo: ekde la 8-a ĝis la 20-a horo kun 20-minutaj intervaloj; bileto kostis kelkoble pli ol en metroo. Ekde 10-a de januaro2008 ĝi funkcias en transporta reĝimo. Ekde 1-a de januaro2013 biletoj de Moskva metroo estas uzeblaj ankaŭ tie.
Bonvolu aldoni freŝajn novaĵojn por pli kompleta informo.
En Moskva metroo aspekto de biletoj ofte ŝanĝiĝas. Ekde 1-a de januaro2013 oni uzas novan komunan bileton por veturoj en metroo kaj surtera transporto.
Magneta bileto de moskva metroo por 20 veturaĵoj. Ĝi estas kartona, de amplekso 84*54 mm. Ĝi jam estis uzita 9 foje, do ĝi validas por ankoraŭ 11 fojoj (nombro "11" en la fino de tria linio sur la dorsa flanko).
Teksto sur vizaĝa flanko de la bileto:
"Moskva metropoliteno
Bileto № ...
Sur rea flanko de la bileto dum vendo en du unuaj linioj sinsekve estas skribitaj: limo de kvanto da veturaĵoj, kosto, lasta tago kiam oni devas komenci uzi la bileton. (vere en tiu bildo ĉi tiuj linioj estas du antaŭlastaj, ĉar sur ĵus vendita bileto estas nur tri lastaj linioj)
Dum la unua uzo informo pri periodo de uzado estas printata. (en la unua linio)
La 2-an de decembro2014 la sendrata Wi-Fi estas nun havebla en ĉiuj metrolinioj de la Metroo de Moskvo. Ĉiuj 12 linioj estas ekipitaj de senpaga retaliro, kun longeco de pli ol 325 km, dum la nombro de veturiloj kiuj havas alirpunkton estas pli ol 5 mil. Nuntempe Wi-Fi reto funkcias en prova modo, ĝi funkcios ekde la 1-a de januaro2015 en plena sendrata retaliro en la metroo.
Estas grave noti, ke tia projekto estas unika en la mondo ĝis nun. En kelkaj urboj ĉirkaŭ la mondo estas Wi-Fi en la metrostacioj, sed ne en la tuneloj. En Moskvo, tiu servo estas havebla al pasaĝeroj nur en veturiloj, en stacidomoj kaj en la vestibloj la reto ne estas havebla. La datuma transsenda rapideco estas de pli ol 100 Mbit/s en la vagonaro.
"Provizi aliron al la Interreto en la metroo - tio estas ne nur transport-servoj, sed ankaŭ servoj, celantaj certigi pli komfortan iradon al niaj pasaĝeroj", - diris la ĉefo de la Moskva Metroo Dmitrij Pegov.
La projekto ekipi veturantan materialon de la metroo per Wi-Fi reto komencis esti implementita ekde la 1-a de septembro2013. La unuaj linioj ekipitaj de senpaga retaliro estis Kaĥovskaja linio kaj Kolcevaja linio. La posedanto kaj funkciigisto de sendrata norma datum-reto Wi-Fi en la veturanta materialo de Moskva metroo estas kompanio "Maxima Telekom". Je propra kosto la entrepreno instalis bazo-staciojn kaj ekipis la veturilojn per la necesa materialo por ricevi kaj transdoni signalon.[4][5]