Metroo de Sankt-Peterburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
0Spb metro logo.svg Metroo de Sankt-Peterburgo
Ĝeneralaj informoj
Loko Sankt-Peterburgo
Flago-de-Rusio.svg Rusio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 15-a de novembro 1955
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 113,6 km
Nombro de linioj 5
Nombro de veturiloj 1 534
Nombro de stacioj 67
Aliaj informoj
Pasaĝeroj tage 2,3 milionoj (2015)
Traklarĝo 1 520 mm
Mapo
Skemo de metrosistemo en Peterburgo
Skemo de metrosistemo en Peterburgo
v  d  r
Information icon.svg

Metroo de Sankt-Peterburgo (ĝis julio 1992 Leningrada metropoliteno Lenin) estas sistemo de metropolitenaj linioj en Sankt-Peterburgo. La sistemo ekfunkciis la 15-an de novembro 1955. En 2015 Sankt-Peterburga metroo konsistis el kvin linioj de komuna longeco 113,6 km, 67 stacioj (inter ili 7 ŝanĝostacioj), 251 rulŝtuparoj, 1534 vagonoj. 2,3 mln da homoj uzas la sistemon ĉiutage[1].

La nuna (por decembro 2015) pago por unu vojaĝo per metroo estas 31 rubloj[2] sendepende de la longeco de vojaĝo. Oni planas enkonduki laŭzonan pagon (kiam la pago dependos de la elektita itinero).

Ĝis la jaro 1982 Sankt-Peterburga metroo estis la plej norda metroo en la mondo[3].

La stacioj de la metropoliteno akceptas pasaĝerojn ekde 5:45 matene ĝis noktomezo (00:00). Nokte en metroo okazas priservaj laboroj (purigado, teknika kontrolado ktp.).

Stacioj de Peterburga Metroo (de nordo al sudo)[redakti | redakti fonton]

1Spb metro line1.svg 2Spb metro line2.svg 3Spb metro line3.svg 4Spb metro line4.svg 5Spb metro line5.svg
Кировско-Выборгская
(Kirovsko-Viborgskaja)
Московско-Петроградская
(Moskovsko-Petrogradskaja)
Невско-Василеостровская
(Nevsko-Vasileostrovskaja)
Правобережная
(Pravobereĵnaja)
Фрунзенско-Приморская
(Frunzensko-Primorskaja)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.metro.spb.ru/en/metro.html
  2. http://www.metro.spb.ru/en/pricetickets.html
  3. La 2-an de aŭgusto 1982 ekfunkciis metroo en Helsinko, kiu restas ĝis nun la plej norda.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]